Isaac Asimov
English: Isaac Asimov

Isaac Asimov
Rusdevena Usona verkisto foto de 1965
Rusdevena Usona verkisto
foto de 1965
Persona informo
NaskonomoИсаак Озимов
Naskiĝola 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.] (?)
en Petroviĉi, Smolenska, Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Mortola 6-an de aprilo 1992
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Flago-de-Usono.svg Usono
Mortokialoaidoso • rena malfunkcio • kora malsufiĉo [#]
Religioateismo [#]
Lingvojangla lingvojida lingvo [#]
LoĝlokoBroklino • Petrovichi [#]
ŜtatanecoRussian Soviet Federative Socialist Republic • UsonoRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko [#]
Alma materUniversitato Kolumbio • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • Columbia University School of Engineering [#]
Subskribo Isaac Asimov
Familio
Edz(in)oJanet Asimov [#]
Profesio
PseŭdonimoPaul French • H. B. Ogden [#]
Profesiobiokemiisto • romanisto • prozisto • aŭtobiografo • sciencfikcia verkisto • scienca verkisto • scenaristo • verkisto de nefikcio • universitata profesoro • ĵurnalisto [#]
Ĝenrojsciencfikcio kaj sciencfakto
VerkojSerio Foundation
Roboto-novelserio
Noktiĝo
The Intelligent Man's Guide to Science
Mi, Roboto
La Ducentajara Homo
La Dioj Mem [#]
HonorigojPremio Hugo • James T. Grady-James H. Stack Award for Interpreting Chemistry • Premio Hugo • Humanisto de la Jaro • Edward E. Smith Memorial Award • Nebula Award for Best Novel • Locus Award for Best Novel • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Klumpke-Roberts Award • Nebula Award for Best Novelette • Locus Award for Best Novelette • Hugo Award for Best Novelette • Locus Award for Best Science Fiction Novel • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Damon Knight Memorial Grand Master Award • Locus Award for Best Short Story • Hugo Award for Best Novelette • Hugo Award for Best Related Work • Retro Hugo Award • Cosmos 2000 Award • Science Fiction and Fantasy Hall of Fame • Fellow of the Committee for Skeptical Inquiry • Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [#]
TTT
Retejohttp://www.asimovonline.com/ [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
v  d  
Information icon.svg

Isaac ASIMOV [AJ-zak AZ-i-maf], originale Исаак Озимов tamen nun transskribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов, (naskiĝis ĉ. la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.], mortis la 6-an de aprilo 1992) estis rus-devena usona verkisto de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la Serio Foundation (angle: Foundation), historio pri la estonta galaksio, kaj la novelo Nightfall ("Noktiĝo").

Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino en Petroviči, vilaĝo apud Smolensk, en hebrea familio sed je la aĝo de tri jaroj elmigris kun sia familio en Usonon kie li plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko.Liaj gepatroj kondukis vendejon de ĵurnaloj kaj dolĉaĵoj kaj ja tie ĉi la juna Isaac komencis pasiiĝi pri sciencofikcio legante fakrevuojn kiuj periode alvenis al la patro, Judah Asimov.Isaac, kvankam li ne estis solfilo (li havis fraton, Stanley, kaj fratinon, Marcia) estis la favorata de la familio pro lia malsanemo, kiu tamen ne malebligis lin frekventi Kolumbian Universitaton, kie li magistriĝis en la jaro 1939 pri kemio kaj biologio.

Intertempe li estis komencinta verki iujn rakontojn. Nur 11-jaraĝe, li skribis sian unuan rakonton titolitan The Greenville Chums at College. Lia unua rakonto publikigita estis Little Brothers, en 1934, dum li frekventis altlernejon.

Dum universitato, inter liaj plej ŝatataj legaĵoj, krom historiaj kaj sciencfikciaj romanoj, estis Agatha Christie kaj P. G. Wodehouse. En 1937 li proponis Cosmic Corkscrew al John W. Campbell, direktoro de la revuo Astounding Stories, sed la manuskripto estis resendita al li.

Malgraŭ tio, Campbell mem kuraĝigis lin skribi aliajn verkojn, kaj tiel en la jaro 1939 aperis ĉe Astounding Stories la rakonto "Ŝiprompo en la maro antaŭ Vesta" (Marooned off Vesta). Intertempe Asimov teksis striktajn rilatojn ankaŭ kun Frederik Pohl, direktoro de aliaj du prestiĝaj sciencfikciaj revuoj, Astonishing Stories kaj Super Science Fiction. Estas ĉe ĉi tiuj periodaĵoj ke vidos la lumon multaj el liaj famaj rakontoj pri robotoj pozitronaj (la unua, ĉiam en 1939, estas Robbie), preludo al la fortunaj romanoj de la "Ciklo de Robotoj", kaj la rakontoj kiuj fariĝos la unua parto de lia plej fama verko, "Ciklo de la Fondaĵo".

Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj 1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleacido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.


El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science ("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov", 1984).

La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei la tri leĝojn de robotiko:

  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn.

La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj:

  • 1998-11584 p.K.: La disvolviĝo de robotoj kaj kosmovojaĝo. Robotoj

fariĝas anoj de homa socio. La galaksio estas koloniigita.

    • 1998-2052: I, Robot
    • 3421: The Caves of Steel
    • 3422: The Naked Sun
    • 3424: The Robots of Dawn
    • 3624: Robots and Empire
    • 4850: The Stars, Like Dust
    • 11129: The Currents of Space
  • 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia Imperio
    • 12411: Pebble in the Sky
    • 23604: Prelude to Foundation
  • 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondaĵo: dum la disfalo de la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova imperio sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio montriĝas alie…
    • 23731-812: Foundation
    • 23847-963: Foundation and Empire
    • 23968-029: Second Foundation
    • 24150: Foundation's Edge
    • 24150: Foundation and Earth

En Esperanto aperis

  • Matureco (tr. A. Lobastov, Paco 1/1983, p. 11, bulgara eldono)
  • "La lasta demando." (The last question.) Tradukis Luigi Fraccaroli. Itala Esperantista Junularo, 1989. 11 paĝoj.
  • "La unua leĝo." (The first law.) Tradukis William Auld.
    • En: Sferoj 9, Santander 1994, paĝoj 125–128.
    • En: Pajleroj kaj stoploj, Rotterdam 1997.
Other Languages
Afrikaans: Isaac Asimov
aragonés: Isaac Asimov
العربية: إسحق عظيموف
asturianu: Isaac Asimov
Aymar aru: Isaac Asimov
azərbaycanca: Ayzek Azimov
башҡортса: Азимов Айзек
беларуская: Айзек Азімаў
беларуская (тарашкевіца)‎: Айзэк Азімаў
български: Айзък Азимов
brezhoneg: Isaac Asimov
bosanski: Isaac Asimov
català: Isaac Asimov
čeština: Isaac Asimov
Cymraeg: Isaac Asimov
Deutsch: Isaac Asimov
Ελληνικά: Ισαάκ Ασίμωφ
English: Isaac Asimov
español: Isaac Asimov
euskara: Isaac Asimov
français: Isaac Asimov
Gaeilge: Isaac Asimov
galego: Isaac Asimov
hrvatski: Isaac Asimov
Kreyòl ayisyen: Isaac Asimov
magyar: Isaac Asimov
հայերեն: Այզեկ Ազիմով
interlingua: Isaac Asimov
Bahasa Indonesia: Isaac Asimov
Ilokano: Isaac Asimov
íslenska: Isaac Asimov
italiano: Isaac Asimov
қазақша: Айзек Азимов
kurdî: Isaac Asimov
Кыргызча: Айзек Азимов
Latina: Isaac Asimov
Ladino: Isaac Asimov
lietuvių: Isaac Asimov
latviešu: Aizeks Azimovs
Basa Banyumasan: Isaac Asimov
Malagasy: Isaac Asimov
македонски: Исак Асимов
Bahasa Melayu: Isaac Asimov
Mirandés: Isaac Asimov
Nāhuatl: Isaac Asimov
Nederlands: Isaac Asimov
norsk nynorsk: Isaac Asimov
occitan: Isaac Asimov
polski: Isaac Asimov
Piemontèis: Isaac Asimov
português: Isaac Asimov
Runa Simi: Isaac Asimov
română: Isaac Asimov
armãneashti: Isaac Asimov
русский: Азимов, Айзек
srpskohrvatski / српскохрватски: Isaac Asimov
Simple English: Isaac Asimov
slovenčina: Isaac Asimov
slovenščina: Isaac Asimov
српски / srpski: Ајзак Асимов
svenska: Isaac Asimov
ślůnski: Isaac Asimov
Tagalog: Isaac Asimov
Türkçe: Isaac Asimov
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئىسساك ئاسىموۋ
українська: Айзек Азімов
oʻzbekcha/ўзбекча: Ayzek Azimov
vèneto: Isaac Asimov
Tiếng Việt: Isaac Asimov
Winaray: Isaac Asimov
მარგალური: აიზეკ აზიმოვი
Yorùbá: Isaac Asimov
Bân-lâm-gú: Isaac Asimov
粵語: 阿西莫夫