Investitura kontroverso

La investitura kontroverso - latine Controversia de investitura, en la franca, germana kaj aliaj lingvoj nomata "kverelo", en la itala kaj aliaj lingvoj "lukto" - estas konflikto kiu okazis dum la 11-a jarcento inter la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Henriko la 2-a, kaj la tiama papo Gregorio la 7-a. La konflikto daŭris proksimume de 1076 ĝis 1122 kaj temis pri la demando, ĉu la imperiestro aŭ la papo havis la plej altan rajton instali ekleziajn oficulojn, ekzemple pastrojn, episkopojn, abatojn ("investituron", laŭvorte "en-vest-igon"). Tio estis la plej grava konflikto inter nereligia kaj religia potencoj en mezepoka Eŭropo. Tiu ĉi polemiko kaŭzis preskaŭ 50 jarojn da interna militado en Germanio, la triumfon de la grandaj princoj kaj abatoj, kaj la malfortiĝon/malcentriĝon de la Sankta Romia Imperio el kiu Germanio perdis sian rolon kiel potenco ĝis la unuigo en la 19-a jarcento.

  • vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ



Other Languages
Afrikaans: Investituurstryd
Alemannisch: Investiturstreit
العربية: نزاع التنصيب
Bahasa Indonesia: Kontroversi Penobatan
日本語: 叙任権闘争
한국어: 서임권 투쟁
Nederlands: Investituurstrijd
norsk nynorsk: Investiturstriden
srpskohrvatski / српскохрватски: Borba za investituru
Simple English: Investiture Controversy
slovenčina: Boj o investitúru
slovenščina: Investiturni boj