Internacia sistemo de unuoj

La mallongigo SI estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon Si.
La sep bazaj unuoj kaj iliaj reciprokaj dependecoj. Dekstrumen de supre: kelvino (temperaturo), sekundo (tempo), metro (longo), kilogramo (maso), kandelo (lumforto), molo (nombro da materio) kaj ampero (elektra kurento)
Verde, la ŝtatoj, kiuj adoptis la Sistemon Internacian de Unuoj kiel prioritatan aŭ unikan. La tri solaj landoj, kiuj ne adoptis ĝin estas: Birmo, Liberio kaj Usono.

La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.

SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.

La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.

La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.

Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj

La nomoj de unuoj estas ĉiam skribataj per minusklaj literoj, sed la simboloj de tiuj unuoj, kies nomo estas derivita de familia nomo, komenciĝas per majuskla litero.

Bazaj unuoj

La Sistemo Internacia de Unuoj konsistas el sep bazaj unuoj, kiu esprimas fizikajn grandojn. Komence de ĉi tiuj oni determinas la ceterajn mezurunuojn (derivitaj):[1]

Grando Unuo Simbolo Difino
longo metro m

La longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo.

maso kilogramo kg

La maso de la internacia prototipo de kilogramo (tiu cilindra peco el platena-iridia kunfandaĵo estas konservata en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo)

tempo sekundo s

La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.

elektra kurento ampero A La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10−7 neŭtonoj je metro.
temperaturo kelvino K

La frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas)

materikvanto molo mol

Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro).

lumintenso kandelo cd

La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.

Other Languages
Аҧсшәа: СИ
Afrikaans: SI-stelsel
Alemannisch: SI-Einheitensystem
žemaitėška: SI
беларуская (тарашкевіца)‎: Міжнародная сыстэма СІ
bosanski: SI sistem
čeština: Soustava SI
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Мєждоународьнъ мѣръ сѷстима
eesti: SI
Nordfriisk: SI-süsteem
Fiji Hindi: SI
Bahasa Indonesia: Sistem Satuan Internasional
日本語: 国際単位系
la .lojban.: treci'e
한국어: 국제단위계
къарачай-малкъар: ЁС
Ripoarisch: SI-Basiseinheite
Limburgs: SI
lietuvių: SI (sistema)
नेपाल भाषा: एस् आइ
Nederlands: SI-stelsel
norsk nynorsk: SI-systemet
Sesotho sa Leboa: SI
polski: Układ SI
Runa Simi: SI tupuy
Scots: SI
srpskohrvatski / српскохрватски: Međunarodni sistem јedinica
slovenčina: SI
slovenščina: Mednarodni sistem enot
Soomaaliga: Horgale (Fiisikis)
shqip: Sistemi SI
татарча/tatarça: СИ
oʻzbekcha/ўзбекча: Xalqaro birliklar tizimi
Tiếng Việt: SI
West-Vlams: SI-systèm
文言: 萬國公制