Hugo Gernsback

Hugo GERNSBACK (germana elparolo [gernsbak]; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1884 en Luksemburgo; mortis la 19-an de aŭgusto 1967 en Novjorko, Usono) estis la aŭtoro de la termino sciencfikcio.

Gernsback elmigris al Usono en 1905. Li laboris en Usono pri radio kaj televido, sed plej famiĝis kiel redaktoro de la sciencfikcia revuo Amazing Stories, kiun li fondis en 1926, kaj kie li lanĉis la anglan terminon scientifiction (mallongigo de scientific fiction, "scienca fikcio" aŭ "scienca beletro"), baldaŭ modifitan al science fiction.

G. donis sian nomon al la Premio Hugo, donita ĉiujare al sciencfikciaj tekstoj de pluraj subĝenroj (laŭ la longeco de la teksto) post voĉdonado de la membroj de la World Science Fiction Society. (La nomo foje kaŭzis konfuzon; ekzemple, Literatura Foiro iam erare asertis ke la fama sciencfikcia verkisto Isaac Asimov ricevis la premion de Victor Hugo, kio tamen estas tute alia afero.)

Other Languages
تۆرکجه: هوقو قرنسبک
čeština: Hugo Gernsback
español: Hugo Gernsback
français: Hugo Gernsback
Bahasa Indonesia: Hugo Gernsback
italiano: Hugo Gernsback
한국어: 휴고 건스백
Lëtzebuergesch: Hugo Gernsback
latviešu: Hugo Gernsbeks
Malagasy: Hugo Gernsback
Nederlands: Hugo Gernsback
português: Hugo Gernsback
română: Hugo Gernsback
srpskohrvatski / српскохрватски: Hugo Gernsback
Türkçe: Hugo Gernsback
українська: Г'юго Гернсбек
Tiếng Việt: Hugo Gernsback