Hortiktero

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hortiktero
Hortiktero, masklo de I. s. spurius
Hortiktero, masklo de I. s. spurius
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Paseroformaj Passeriformes
Familio:Ikteredoj Icteridae
Genro:Icterus
Specio:'I. abeillei'
Icterus abeillei
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

La Hortiktero, Icterus spurius, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn, el kiuj tiu ĉi specio estas la ununura kiu anstataŭ flavajn aŭ oranĝecajn kolorojn montras tre brunajn al malhelruĝajn (brikruĝajn) eble nur kun la Martinika iktero. Ĝi krome estas la plej malgranda inter la specioj de ikteredoj. La subspecio de la marbordo de Karibio en Meksikio, nome I. s. fuertesi, estas foje konsiderata separata specio, nome Okra iktero.

Apekto

Maskla plenkreskulo.
Hortiktero Galveston (Teksaso).

Tiu specio estas 16 cm longa kaj pezas 20 g. La beko estas pintakra kaj nigra kun iom da blugriza ĉe la bazo de la suba makzelo (Howell kaj Webb 1995). Maskla plenkreskulo de la nomiga subspecio havas brunajn subajn partojn, ŝultromakulon kaj pugon, dum la resto de la plumaro (kapo, dorso, flugiloj kaj vosto) estas nigra. En la subspecio I. s. fuertesi, la bruna koloro estas anstataŭata de okra (Howell kaj Webb 1995). La kruroj estas nigrecaj.

Ina plenkreskulo kaj la junuloj de ambaŭ subspecioj havas olivecverdecajn suprajn partojn kaj flavecajn bruston kaj ventron. Ĉiuj plenkreskuloj havas pintakrajn bekojn kaj blankajn flugilstriojn. (Hortikteroj estas konsiderataj plenkreskuloj post sia dua jaro). Unujaraj maskloj estas flavecverdecaj kun nigra gorĝomakulo.

Other Languages
asturianu: Icterus spurius
български: Icterus spurius
català: Oriol espuri
Cymraeg: Euryn perllan
Deutsch: Gartentrupial
español: Icterus spurius
Nederlands: Tuintroepiaal
Tiếng Việt: Icterus spurius