Homiĝo

Komparo de la manoj de homo kaj de ĉimpanzo.

Homiĝo estas la procezo kiu transformis iom post iom stirpon de primatoj en homoj. Kiel evolua biologia procezo tuŝis la grupon de la homedoj (Hominina) el la diverĝo inter la lasta komuna praulo de la grandaj simioj (antropomorfaj simioj, kiuj formas kun la homenoj la grupon de la homedoj -Hominidae-), antaŭ pli ol 6 milionoj da jaroj. [1]

La termino kaj la koncepto kiun ĝi difinas estis stampitaj de Édouard Le Roy en sia verko Les origines humaines et l'évolution de l'intelligence, publikaĵo de kurso okazinta en la Collège de France inter 1927 kaj 1928. Antaŭe la termino estis uzata en teksto nepublikigita de Pierre Teilhard de Chardin en 1923.

Kiel procezo de kultura evoluo ne limiĝas al ŝanĝoj laŭ anatomiofiziologio, sed al ŝanĝoj laŭ etologiokonduto ne denaskaj sed kulturaj, kiuj okazis kaj transdisvatiĝi paralele, kaj en la materia kulturo (kies plej konataj partojj estas la iloj devenaj de la ŝtona industrio - Ŝtona ilo-) kiaj la lingvo, la socia organizo, la pens-manieroj, la tradicioj, la intelekta produktado ( teknikoj kaj ideoj antaŭ-sciencaj kaj antaŭ-teknologiaj, kredoj, arta kredo) kaj ĉia tipo de formoj de interrilatoj kaj kun la medio (kies studo estas pli hipoteza, ĉar baziĝas en deduktoj el la materiaj restoj kaj la konkludoj kiuj povas esti elprenitaj pere de la antropologiaj studoj).

  • notoj

Notoj

  1. Ajeet Jaiswal, The hominization process of Homo Sapiens, University of Delhi, India, 2007, p.43, konsultebla ĉe la retejo http://eaa.elte.hu/Jaiswal2.pdf
Other Languages
العربية: أنسنة
bosanski: Hominizacija
čeština: Hominizace
Deutsch: Hominisation
English: Hominization
français: Hominisation
srpskohrvatski / српскохрватски: Hominizacija