Germana marko

La germana marko estis la valuto de Germanio antaŭ la enkonduko de la eŭropa valuto eŭro. Ĝia kodo laŭ ISO 4217 estas DEM. Centono de la valuto estis la pfenigo (germane Pfennig), kredeble la sola Esperanto-vorto komenciĝanta per «pf».

2-marka monero de 1991

La marko cirkulis de la 21-a de junio 1948 ĝis la 31-a de decembro 2001. Je la 1-a de julio 1990 ĝi anstataŭis la markon de GDR; antaŭe ĝi estis la oficiala pagilo de tiama (okcidenta) Federacia Respubliko Germanio kaj de la okcidentaj sektoroj de Berlino. Por distingi ĝin de la GDR-a marko germanoj ofte nomis ĝin «D-Mark». La kutima mallongigo ne estis la ISO-a «DEM», sed la pli konciza «DM».

La oficiala kurzo de la marko al la eŭro estis definitive fiksita al 1 EUR = 1,95583 DEM.

Ekde la enkonduko de la eŭro je la 1-a de januaro 1999 la marko ne ekzistas kiel memstara valuto, sed estas nedecimala subunuo de la eŭro. Moneroj kaj biletoj restis oficia pagilo ĝis la 31-a de decembro 2001 kaj povas elŝangŝiĝi nefinie apud la germana federa banko aŭ ĝiaj lokaj filioj.

La DM estis ankaŭ ofica monunuo en Kosovo kaj Montenegro, kaj en tuta orienteŭropa regiono kiel neoficiala pagilo preferita kontraŭ la usona dolaro. La konvertebla marko de Bosnio-Hercegovino kaj la bulgaria levo estisligita al la marko per kurso 1:1, kaj nun havas (ŝtate garantite) la saman kurzon rilate al la eŭro.

Stampejoj

La markaj moneroj — kaj nun la germanaj eŭro-moneroj — estas signitaj kun letero laŭ ĝiaj stampejoj:

Signo: A D F G J
Loko: Berlino Munkeno Stutgarto Karlsruhe Hamburgo
Other Languages
Alemannisch: Deutsche Mark
العربية: مارك ألماني
azərbaycanca: Alman markı
Boarisch: Margl
български: Германска марка
bosanski: Njemačka marka
català: Marc alemany
čeština: Německá marka
dansk: D-mark
Deutsch: Deutsche Mark
English: Deutsche Mark
español: Marco alemán
eesti: Saksa mark
français: Deutsche Mark
Nordfriisk: D-Mark
hrvatski: Njemačka marka
Bahasa Indonesia: Mark Jerman
íslenska: Þýskt mark
italiano: Marco tedesco
한국어: 독일 마르크
latviešu: Vācijas marka
Bahasa Melayu: Deutsche Mark
Nederlands: Duitse mark
norsk nynorsk: Tysk mark
norsk: Tysk mark
português: Marco alemão
română: Marcă germană
srpskohrvatski / српскохрватски: Njemačka marka
Simple English: Deutsche Mark
slovenčina: Nemecká marka
српски / srpski: Немачка марка
svenska: D-mark
Türkçe: Alman markı
українська: Німецька марка
Tiếng Việt: Mác Đức
吴语: 德国马克
中文: 德國馬克
Bân-lâm-gú: Tek-kok mark