Frederik Willem de Klerk

Frederik de Klerk kaj Nelson Mandela salutas sin ĉe la Ĉiujara Kunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davos en Januaro 1992.

Frederik Willem de KLERK (afrikansa prononco: [ˈfreədərək ˈvələm dəˈklɛrk]; 18a de Marto 1936) estas sudafrika politikisto kiu servis kiel ŝtata prezidanto el Aŭgusto 1989 al Majo 1994. Li estis la sepa kaj lasta ŝtatestro de Sudafriko en la epoko de apartismo. De Klerk estis ankaŭ estro de la Nacia Partio (kiu poste iĝos la Nova Nacia Partio) el Februaro 1989 al Septembro 1997.

De Klerk helpis negoci la finon de la apartismo, nome la sudafrikaj politikoj de rasa segregacio kaj diskriminacio, kaj subtenis la transformon de Sudafriko en ne-ras-bazita demokratio enirante en la negocadon kiu rezultis en la fakto ke ĉiuj civitanoj havu egalan voĉdonrajton kaj aliajn rajtojn. Li ricevis la pac-premion Félix Houphouët-Boigny en 1991, la Premion Princo de Asturio en 1992 kaj la Nobel-premion pri paco en 1993 kun Nelson Mandela pro ilia rolo en la fino de la apartismo.

Li estis unu el la deputitaj prezidentoj de Sudafriko dum la prezidenteco de Nelson Mandela ĝis 1996, kaj estas la plej lasta sudafrika blankulo kaj afrikanera kiu tenis la postenon. En 1997 li retiriĝis el la aktiva politiko. Li plurestis aktiva kiel internacia preleganto.[1] Post la mortoj de Pieter Willem Botha en 2006 kaj de Marais Viljoen en 2007, de Klerk estas la lasta survivanta ŝtatestro Prezidento de Sudafriko.

  • referencoj

Referencoj

  1. Li parolis pri la verko de Mandela kaj pri ilia amikeco. Changing the Course of History, priskribo de prelego de Marto 2011 en Walnut Creek, Kalifornio [1] Alirita la 20an de Marto 2017.
Other Languages
беларуская (тарашкевіца)‎: Фрэдэрык Вілем дэ Клерк
Gàidhlig: F. W. de Klerk
Bahasa Indonesia: Frederik Willem de Klerk
Ripoarisch: Wellem de Klerk
Lëtzebuergesch: Frederik Willem de Klerk
Bahasa Melayu: F.W. de Klerk
română: F. W. de Klerk
srpskohrvatski / српскохрватски: F. W. de Klerk
Simple English: F. W. de Klerk
svenska: F.W. de Klerk
Tiếng Việt: Frederik Willem de Klerk