Franz Kafka

Franz Kafka
Kafka en 1917
Kafka en 1917
Persona informo
NaskonomoFranz Kafka
Naskiĝo3-a de julio 1883
en Prago, Aŭstrio-Hungario
Morto3-an de junio 1924
en Klosterneuburg-Kierling, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Mortokialotuberkulozo [#]
TomboNew Jewish Cemetery [#]
Religiojudismo [#]
Naciecoaŭstra
Lingvojgermana lingvo [#]
LoĝlokoPrago [#]
ŜtatanecoAŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio [#]
Alma materKarl-Ferdinands-Universität [#]
Subskribo Franz Kafka
Familio
PatroHermann Kafka [#]
PatrinoJulie Kafková [#]
GefratojElli Kafka • Valli Kafka • Ottla Kafka [#]
Edz(in)o
Profesio
Profesioverkisto, komercisto
Ĝenrojprozo
VerkojLa proceso, La kastelo, La malaperinto
[#]Fonto: Vikidatumoj
v  d  
Information icon.svg
Franz Kafka
Franz Kafka monumento en Kierling, Aŭstrio
Memorigejo - iama sanatorio - en Kierling, kie Franz Kafka mortis

Franz KAFKA [franc KAFka], esperante Franc' Kafko[1] (naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Prago, mortis la 3-an de junio 1924 en Kierling [Kirling] (Aŭstrio) estis aŭstra germanlingva verkisto de noveloj kaj mallongaj rakontoj.

Franz Kafka estis filo de judaj komercistoj. Liaj gepatroj (ĉefe la patro) fervore kaj ambicie laboris por gajni pli kaj pli da riĉaĵoj kaj provis transdoni tiun ĉi idealon al sia filo. La juna Franz tamen estis tro sentema por mem fariĝi sukcesa komercisto. En la literatura agado li provis trovi trankvilon kaj internan pacon. Liaj verkoj ofte respegulas la kulposentojn de Kafka rilate al sia patro kaj ankaŭ liajn demandojn pri la senco de la homa vivo.

Li estis konsiderita fare de kritikistoj kiel unu el la plej influaj verkistoj de la 20-a jarcento. Kafka forte influis ĝenrojn kaj tendencojn kiaj ekzemple ekzistadismo. La plej multaj el liaj verkoj, kiaj ekzemple "Die Verwandlung" ("La metamorfozo"/"La transformiĝo"), "Der Prozess" (La proceso), kaj "Das Schloss" (La kastelo), estas plenigitaj el la temoj kaj arketipoj de fremdiĝo, fizika kaj psikologia brutaleco, gepatr-infana konflikto, roluloj sur timiga serĉovojo, labirintoj de burokratio, kaj misteraj transformoj.

Kafka estis naskita en etburĝa, germanlingva juda familio en Prago, tiam parto de la Austri-Hungaria Imperio. En lia vivdaŭro, la plej granda parto de la loĝantaro de Prago parolis la ĉeĥan, kaj la disiĝo inter ĉeĥ- kaj german-lingvaj homoj estis perceptebla realeco, kiam ambaŭ grupoj fortigis sian nacian identecon. La juda komunumo ofte troviĝis interne de la du sentoj, kompreneble levante demandojn pri loko al kiu oni apartenas. Kafka mem estis flua en ambaŭ lingvoj, sed konsideris la germanan sia gepatra lingvo.

Kafka trejniĝis kiel advokato kaj, post kompletigo de sia edukado por juro, akiris dungadon ĉe asekurentrepreno. Li komencis skribi novelojn en sia libertempo. Dum la resto de sia vivo, li plendis pri la malmulte da tempo, kiun li devis asigni al tio, kion li rigardis kiel sian vokiĝon. Li bedaŭris devi dediĉi tiom da atento al sia Brotberuf ("ĉeflaboro", laŭlitere "panotasko"). Kafka preferis komuniki per letero; li skribis centojn da leteroj al familio kaj proksimaj amikinoj, inkluzive de sia patro, sia fianĉino Felice Bauer, kaj sia plej juna fratino Ottla. Li havis komplikan kaj ĝenatan rilaton kun sia patro, kio havis gravan efikon al sia verkado. Li ankaŭ suferspertis konflikton pri sia judismo, sentante, ke ĝi havis malgrandan rilaton al li, kvankam kritikistoj argumentas, ke ĝi influis lian verkaron.

Nur kelkaj el la verkoj de Kafka estis publikigitaj dum lia vivodaŭro: la rakontaj kolektoj Betrachtung (Kontemplado) kaj Ein Landarzt (Kampara doktoro), kaj unuopaj rakontoj (kiaj ekzemple "Die Verwandlung") en literaturaj revuoj. Li preparis la rakontokolekton Ein Hungerkünstler (Malsata artisto) por presado, sed ĝi ne estis publikigita ĝis post lia morto. La nefinitaj verkoj de Kafka, inkluzive de liaj romanoj Der Prozess, Das Schloss kaj Amerika (ankaŭ konataj kiel Der Verschollene, La homo kiu malaperis), estis publikigitaj postmorte, plejparte fare de lia amiko Max Brod, kiu malobeis la deziron de Kafka havi la manuskriptojn detruitaj. Albert Camus kaj Jean-Paul Sartre estas inter la verkistoj influitaj el la verkaro de Kafka; la esprimo Kafkeca eniris diversajn lingvojn por priskribi superrealajn situaciojn kiaj tiuj de lia verkaro.

Other Languages
Аҧсшәа: Франц Кафка
Afrikaans: Franz Kafka
Alemannisch: Franz Kafka
aragonés: Franz Kafka
العربية: فرانس كافكا
asturianu: Franz Kafka
Aymar aru: Franz Kafka
azərbaycanca: Frans Kafka
башҡортса: Франц Кафка
Boarisch: Franz Kafka
žemaitėška: Franz Kafka
беларуская: Франц Кафка
беларуская (тарашкевіца)‎: Франц Кафка
български: Франц Кафка
Bislama: Franz Kafka
brezhoneg: Franz Kafka
bosanski: Franz Kafka
буряад: Франц Кафка
català: Franz Kafka
нохчийн: Кафка, Франц
čeština: Franz Kafka
Cymraeg: Franz Kafka
Deutsch: Franz Kafka
Zazaki: Franz Kafka
Ελληνικά: Φραντς Κάφκα
English: Franz Kafka
español: Franz Kafka
euskara: Franz Kafka
estremeñu: Franz Kafka
føroyskt: Franz Kafka
français: Franz Kafka
Gaeilge: Franz Kafka
贛語: 卡夫卡
Gàidhlig: Franz Kafka
galego: Franz Kafka
Avañe'ẽ: Franz Kafka
Bahasa Hulontalo: Franz Kafka
עברית: פרנץ קפקא
Fiji Hindi: Franz Kafka
hrvatski: Franz Kafka
magyar: Franz Kafka
հայերեն: Ֆրանց Կաֆկա
interlingua: Franz Kafka
Bahasa Indonesia: Franz Kafka
Interlingue: Franz Kafka
Ilokano: Franz Kafka
íslenska: Franz Kafka
italiano: Franz Kafka
Patois: Franz Kafka
Basa Jawa: Franz Kafka
ქართული: ფრანც კაფკა
Qaraqalpaqsha: Franz Kafka
Адыгэбзэ: Франц Кафка
Kabɩyɛ: Franz Kafka
қазақша: Франц Кафка
kurdî: Franz Kafka
Кыргызча: Франц Кафка
Lëtzebuergesch: Franz Kafka
Lingua Franca Nova: Franz Kafka
Limburgs: Franz Kafka
لۊری شومالی: فرانتس کافکا
lietuvių: Franz Kafka
latviešu: Francs Kafka
Malagasy: Franz Kafka
олык марий: Франц Кафка
Baso Minangkabau: Franz Kafka
македонски: Франц Кафка
монгол: Франц Кафка
кырык мары: Кафка, Франц
Bahasa Melayu: Franz Kafka
Mirandés: Franz Kafka
မြန်မာဘာသာ: ဖရန့်ဇ်ကပ်ဖ်ကာ
مازِرونی: فرانتس کافکا
Plattdüütsch: Franz Kafka
Nederlands: Franz Kafka
norsk nynorsk: Franz Kafka
occitan: Franz Kafka
Livvinkarjala: Franz Kafka
Picard: Franz Kafka
polski: Franz Kafka
Piemontèis: Franz Kafka
پنجابی: فرانز کافکا
português: Franz Kafka
Runa Simi: Franz Kafka
română: Franz Kafka
armãneashti: Franz Kafka
русский: Кафка, Франц
русиньскый: Франц Кафка
саха тыла: Франц Кафка
sicilianu: Franz Kafka
srpskohrvatski / српскохрватски: Franz Kafka
Simple English: Franz Kafka
slovenčina: Franz Kafka
slovenščina: Franz Kafka
српски / srpski: Франц Кафка
Seeltersk: Franz Kafka
svenska: Franz Kafka
Kiswahili: Franz Kafka
Tagalog: Franz Kafka
Türkçe: Franz Kafka
татарча/tatarça: Франц Кафка
українська: Франц Кафка
oʻzbekcha/ўзбекча: Franz Kafka
vèneto: Franz Kafka
vepsän kel’: Kafka Franc
Tiếng Việt: Franz Kafka
Volapük: Franz Kafka
Winaray: Franz Kafka
მარგალური: ფრანც კაფკა
ייִדיש: פראנץ קאפקא
Yorùbá: Franz Kafka
Bân-lâm-gú: Franz Kafka
粵語: 卡夫卡