Fortuna Düsseldorf

Fortuna Düsseldorf
Kluba nomo Düsseldorfer Turn- und Sportklub Fortuna 1895
Fondita 5-a de majo 1895
Stadiono ESPRIT-Arena en Düsseldorf, Nordrejn-Vestfalio
Kapacito 54 600
Prezidanto Peter Frymuth
Trejnisto Marco Kurz [1]
Ligo en la sezono 2012/13: unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2011/12 3-a pozicio (dua germania ligo de futbalo)
Oficiala ttt www.fortuna-duesseldorf.de
Hejme
Ekstere
v  d  
Information icon.svg

Fortuna Düsseldorf (plena nomo: Düsseldorfer Turn- und Sportclub Fortuna 1895, do duseldorfa gimnastika kaj sporta klubo Fortuna 1895) estas sporta klubo el la urboparto Flingern de la germania urbo Düsseldorf (Duseldorfo). Kutimaj mallongigoj estas Fortuna aŭ - en aludo al la kluba emblemo - F95. La klubo aparte konatas pro sia profesia futbala teamo: Ĝi en 1933 gajnis la germanan ĉampionecon de futbalo, en 1979 kaj 1980 atingis la nacian pokalon de futbalo kaj en 1979 ankaŭ la finalon de la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj. Ekde la jaro 1987 la teamo tamen dumtempe ne tre sukcesis - la klubo partoprenis en la jaroj 1966/1967, 1971 ĝis 1987, 1989 ĝis 1992 kaj laste de 1995 ĝis 1997 en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga, inter tiuj periodoj konkursis en pli malaltaj ligoj, kaj laŭ la stato de aprilo 2012 per 920 poentoj entute havas la 18-an pozicion en la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga.

Other Languages
беларуская (тарашкевіца)‎: Фартуна Дусэльдорф
Bahasa Indonesia: Fortuna Düsseldorf
norsk nynorsk: Fortuna Düsseldorf
Simple English: Fortuna Düsseldorf
slovenčina: Fortuna Düsseldorf
slovenščina: Fortuna Düsseldorf