Filipo la 3-a (Hispanio)

Filipo la 3-a de Hispanio
Filipo la 2-a de Portugalio
Reĝo de Hispanio kaj Portugalio
Felipe-III-de-Espana A-Vidal.jpg
Regadob1598 - 1621
AntaŭuloFilipo la 2-a / 1-a
SekvantoFilipo la 4-a / 3-a
Persona informo
Naskiĝo14-an de aprilo 1578 (1578-04-14)
en Madrido
Morto31-an de marto 1621 (1621-03-31) (42-jara)
en Madrido
TomboPantheon of the Kings [#]
Religiokatolika eklezio [#]
ŜtatanecoHispanio [#]
Lingvojhispana lingvo [#]
Subskribo Filipo la 3-a (Hispanio)
Familio
DinastioHabsburga dinastio en Hispanio [#]
PatroFilipo la 2-a [#]
PatrinoAnno de Aŭstrio [#]
GefratojIzabela Klara Eŭgena de Hispanio • Infanta Catherine Michelle of Spain • Karlo, princo de Asturio • Ferdinand, Prince of Asturias • Diego, Prince of Asturias [#]
EdzinoMargareto de Aŭstrio [#]
IdojAnna de AŭstrioFilipo la 4-a • Maria Anna of Spain • Archduke Charles of Austria • Cardinal-Infante Ferdinand of Austria • Alfonso d'Asburgo [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
v    
Information icon.svg

Felipe (14-a de aprilo 1578 - 31-a de marto 1621) reĝis kiel Filipo la 3-a en Hispanio kaj Filipo la 2-a en Portugalio, de 1598 ĝis sia morto.

Filipo la 3-a de Hispanio

Filipo edziĝis kun Margareto de Aŭstrio, fratino de imperiestro Ferdinando la 2-a. Lia filino Anna de Aŭstrio estis edzino de la reĝo de Francio Ludoviko la 13-a, kaj patrino de Ludoviko la 14-a.

Interna politiko

Pli ŝatanta la teatron, la pentradon kaj precipe ĉasadon ol la regadon, Filipo lasis la praktikan guvernadon en la manojn de siaj ĉefministroj (konataj en la hispana lingvo per la nomo validos). La plej grava kaj longdaŭra estis la Duko de Lerma, kiu siavice konfidis la plejmulton de la aferoj al sia protektito Rodrigo Calderón.

Dum tiu reĝado, evidentiĝis la unuaj problemoj de la regado de tiel granda imperio, samtempe gardante la aŭtonomecon de la unuopaj reĝlandoj, kiuj devis resti sendependaj: precipe la posedaĵoj de Kastilio kaj Portugalio ne rajtis miksiĝi. Tial, multis la administraj organoj, sed vere unueca ekonomio de la kortumo.

Unu el la ĉefaj okazaĵoj de la epoko estis la elpelo de la moriskoj, la arabdevenaj kaj muzulmanaj loĝantoj de Hispanio, kiuj estis restintaj post la fino de la kristana konkero (Reconquista) de la duoninsulo. Ĝi komenciĝis en 1609, kaj daŭris unu jaron, dum kiuj estis elpelitaj al la nordo de Afriko pli ol 300.000 homoj. Krom la personaj suferoj, tio kondukis al la ruino de granda parto de la agrokulturo en la orienta parto de la lando.

Pro influo de la personaj interesoj de la ministroj, en 1601 la ĉefurbo translokiĝis al Valadolido, sed tuj poste revenis al Madrido (1606).

En 1618 la koruptado en la kortego estis tiel granda ke la reĝo devis rezignigi la ĉefministron dukon de Lerma. Lin sukcedis lia filo, la Duko de Uceda.

Karakteriza trajto de la reĝado estis la reveno al la povo de la nobeloj, kiuj ne estis tiom konsiderataj dum la reĝado de lia patro Filipo la 2-a.

Other Languages
беларуская: Філіп III Іспанскі
български: Фелипе III
brezhoneg: Felipe III
eesti: Felipe III
Bahasa Indonesia: Felipe III dari Spanyol
한국어: 펠리페 3세
latviešu: Felipe III
македонски: Филип III (Шпанија)
srpskohrvatski / српскохрватски: Felipe III od Španije
српски / srpski: Филип III од Шпаније
Türkçe: III. Felipe
українська: Філіп III Побожний