Fiŝaglo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fiŝaglo
Nordamerika fiŝaglo pretiĝas kapti ĉasaĵon
Nordamerika fiŝaglo pretiĝas kapti ĉasaĵon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Pandionedoj Pandionidae
Genro: Pandiono Pandion
Savigny, 1809
Specio: P. haliaetus
Pandion haliaetus
( Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg

Fiŝaglopandiono (Pandion haliaetus) estas dumtaga rabobirdo fiŝomanĝanta de la ordo de Falkoformaj kaj unika specio de la familio de Pandionedoj. Ĝi estas granda rabobirdo, kiu estas ĝis 60 cm longa kun enverguro de ĝis 2 m. Ĝi estas malhelbruna en supraj partoj kaj hegemonie grizeca en kapo kaj subaj partoj, kun nigra okulareo kaj flugiloj.

Ĝi toleras ampleksan varion de vivejoj, nestas ĉe iu ajn loko ĉe akvo kaj vivas ĉie, kie estas kvietaj kaj travideblaj akvoj: maroj, lagoj, riveroj, kun fiŝoj sufiĉe grandaj. Tie la fiŝaglo serĉas siajn predojn. Ĝi manĝas preskaŭ ekskluzive nur fiŝojn, de kio devenas la komuna nomo. Ĝi evoluis specialajn fizikajn karakterojn kaj montras unikan kutimaron ĉe ĉasado kaj kaptado de predoj. Kiel rezulto de tiuj unikaj karakteroj, ĝi estas situa en sia propra taksonomia genro, Pandion kaj familio, Pandionedoj. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn. Spite sia emo nesti ĉe akvo, la Fiŝaglo ne estas maraglo.

La fiŝaglo troviĝas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. En Sudameriko ĝi tamen ne nestas, sed Nordamerikaj birdoj migras tien por travintri.

Taksonomio

La fiŝaglo estis unu el multaj specioj priskribitaj de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj tie estis nomita Falco haliaeetus. [1] La genro, Pandion, estas la unika membro de la familio de Pandionedoj, kaj enhavas tiun unikan specion (P. haliaetus). La genro Pandion estis priskribita de la franca zoologo Marie Jules César Savigny en 1809, kaj ties nomo estis prenita el la mita greka reĝo, Pandiono. [2] [3] [4]

La fiŝaglo diferencas en kelkaj aspektoj el aliaj dumtagaj rabobirdoj. Ties piedoj estas samlongaj, ties tarsoj estas retecaj, kaj ties kalkanumoj estas rondoformaj, pli ol sulkaj. La Fiŝaglo kaj la Gufoj estas la ununuraj rabobirdoj kies ekstera fingro estas invertebla, permesante ilin grasp sian predon per du fingroj antaŭen kaj per aliaj du malantaŭen. Tio precize helas por tenkapti glitajn fiŝojn. [5] Ĝi ĉiam prezentis ioman enigmon al taksonomiistoj, sed ĉi tie estas traktata kiel la unika vivanta membro de la familio Pandionedoj, kaj la familio estas listata en sia tradicia loko kiel parto de la ordo de Falkoformaj. Aliaj skemoj situigas ĝin kun la akcipitroj kaj agloj en la familio Akcipitredoj —kiu povas esti konsiderata kiel formanta la kernon de la ordo Akcipitroformaj aŭ kunigita kun la Falkedoj en la ordon de Falkoformaj. La taksonomio de Sibley-Ahlquist situigis ĝin kun la aliaj dumtagaj rabobirdoj en ege pligrandigita ordo de Cikonioformaj, sed tio rezultas en nenatura parafiletika klasigo. [6]

Klasigo

La Aŭstralazia subspecio estas la plej distinga.

La fiŝaglo estas nekutima je tio ke ĝi estas ununura vivanta specio kiu loĝas preskaŭ tutmonde. Eĉ la malmultaj subspecioj estas ne senerare separeblaj. Estas kvar ĝenerale agnoskataj subspecioj, kvankam la diferencoj estas malgrandaj, kaj SITI listigas nur la unuaj du. [2]

  • P. h. haliaetus ( Linnaeus, 1758), Eŭrazio. [7]
  • P. h. carolinensis ( Gmelin, 1788), Nordameriko. Tiu formo estas pli granda, pli malhela kaj havas pli palan bruston ol la nomiga haliaetus. [7]
  • P. h. ridgwayi ( Maynard, 1887), insuloj de Karibio. Tiu formo havas tre palajn kapon kaj bruston kompare kun la nomiga haliaetus, kun nur nemarkata okulmasko. [7] Ĝi estas nemigranta. Ties scienca nomo rememoras usonan Robert Ridgway. [8]
  • P. h. cristatus ( Vieillot, 1816), marbordoj kaj kelkaj grandaj riveroj de Aŭstralio kaj Tasmanio (eble en Indonezio). La plej malgranda subspecio, ankaŭ nemigranta. [7]

Fosilioj

Montrante kontrastajn kolorojn

Estis du formortintaj specioj nome el fosilia informo. [9] Pandion homalopteron ricevis nomon de Stuart L. Warter en 1976 el fosilioj de meza Mioceno, kaj epoko Barstoviano, trovitaj en maraj kuŝejoj en la suda parto de la usona subŝtato de Kalifornio. La dua specio nomata Pandion lovensis, estis priskribita en 1985 de Jonathan J. Becker el fosilioj trovitaj en la usona subŝtato de Florido kaj date el la fino de la epoko Klarendoniano kaj eble reprezentante separatan stirpon el tiu de P. homalopteron kaj P. haliaetus. Oni trovis nombrojn el fosiliaj ungoj el kuŝejoj de la Plioceno kaj de la Pleistoceno en Florido kaj Suda Karolino, Usono. La plej malnovaj fosilioj agnoskataj de la familio de Pandionedoj estis trovitaj el la epoko de Oligoceno en Jebel Qatrani, de Fajum, Egiptio. Tamen ili ne estas sufiĉe kompletaj por atribui ĝin al specifa genro. [10] Alia fosilia ungo de Pandionedoj estis trovita el kuŝejoj de la komenco de la Oligoceno en la baseno de Majenco, Germanio, kaj estis priskribita en 2006 de Gerald Mayr. [11]

Etimologio

La genra nomo Pandion estas laŭ la mita greka reĝo Pandiono de Ateno kaj avo de Tezeo, kiu estis transformata en aglo. [12] La specia epiteto haliaetus devenas el la greka ἁλιάετος " maraglo". [13]

Other Languages
Afrikaans: Visvalk
العربية: عقاب نساري
azərbaycanca: Çay qaraquşu
башҡортса: Кәлмәргән
беларуская: Скапа
български: Орел рибар
বাংলা: মাছমুরাল
brezhoneg: Erer-spluj
corsu: Alpana
Чӑвашла: Пулă хурчки
Cymraeg: Gwalch pysgod
dansk: Fiskeørn
Deutsch: Fischadler
Ελληνικά: Ψαραετός
English: Osprey
eesti: Kalakotkas
suomi: Sääksi
føroyskt: Fiskiørn
Nordfriisk: Faskiarn
Frysk: Fiskearn
Gaeilge: Coirneach
ગુજરાતી: માછીમાર
עברית: שלך
hrvatski: Bukoč
magyar: Halászsas
Հայերեն: Ջրարծիվ
interlingua: Pandion haliaetus
Bahasa Indonesia: Elang tiram
íslenska: Gjóður
日本語: ミサゴ
ქართული: შაკი
한국어: 물수리
Кыргызча: Балыкчы кушу
latviešu: Zivjērglis
македонски: Орел-рибар
मराठी: कैकर
кырык мары: Сексӹ
Bahasa Melayu: Burung Helang Tiram
မြန်မာဘာသာ: ဝန်လက်
Nāhuatl: Acuauhtli
नेपाली: मलाहा चील
Nederlands: Visarend
norsk nynorsk: Fiskeørn
norsk: Fiskeørn
Piemontèis: Pandion haliaëtus
پنجابی: آسپرے
português: Pandion haliaetus
română: Vultur pescar
русский: Скопа
русиньскый: Скоб
саха тыла: Умсан
Scots: Fish-hawk
davvisámegiella: Čiekčá
srpskohrvatski / српскохрватски: Orao ribar
Simple English: Osprey
slovenčina: Kršiak rybár
slovenščina: Ribji orel
српски / srpski: Орао рибар
svenska: Fiskgjuse
Kiswahili: Koho
Tagalog: Osprey
Türkçe: Balık kartalı
татарча/tatarça: Балыкчы карчыга
українська: Скопа
Tiếng Việt: Ó cá
中文:
粵語: 魚鷹