Federaciismo

monda mapo de la ŝtatoj kun federaciisma konstitucio

Federaciismo (de la vorto federacio, origine de la latina vorto foedus, genitive foedera „ligo“, „kontrakto“), foje ankaŭ neologisme nomata federismo,[1] baze estas organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj havas relativan suverenecon, sed tamen estas kunigitaj al komuna tuto. Aparte temas pri la strukturo de ŝtatoj kaj subŝtatoj. Ofte la termino nediferencite uziĝas kaj rilate al federacioj kaj al konfederacioj.

Ofte, sed ne ĉiam, la membroj de federaciisma strukturo havas rajton je malmembriĝo, kaj eĉ se ekzistas konstitucie garantiita rajto pri eksiĝo el la strukturo, en praktiko povas pli malfacili realigi tian malmembriĝon kaj kompletan suvereniĝon.

"Politika federaciismo" estas ŝtata organiza principo, laŭ kiu unuopaj subŝtatoj konsistigas federacion aŭ (signife malpli strikte ligite) konfederacion. La subŝtatoj en federacio rezignas pri sia ŝtata suvereneco, sed tenas memadministradon kaj memdecidadon en certaj temoj. La tegmenta ŝtato, decidas pri ĉiuj demandoj de la tuto kaj sia konsisto, dum la subŝtatoj memdecidas pri la temo de ilia kompetenco antaŭe interkonsentitaj kun la tegmenta ŝtato. La relativa aŭtonomio de la subŝtatoj estas esenca trajto de la federaciisma strukturo, plej ofte konstitucie fiksita, kaj ne simple rajtas esti forigita.

Krome, "institucia federaciismo" estas aparte federaciisma strukturo de iuj neregistaraj organizaĵoj, kiel politikaj partioj, sportaj aŭ kulturaj asocioj, kiuj baze organiziĝas laŭ la limoj de la subŝtatoj, kaj transdonas iujn taskojn kaj kompetetencojn de la organizaĵo al nacia tegmenta organizaĵo, kiu en partoj de la aktivado povas memstare agi, en aliaj partoj tamen dependas de la membraj, subŝtate formitaj, organizaĵoj.

Other Languages
Alemannisch: Föderalismus
العربية: فدرالية
ܐܪܡܝܐ: ܦܕܪܠܝܐ
asturianu: Federalismu
беларуская: Федэралізм
български: Федерализъм
भोजपुरी: संघवाद
català: Federalisme
Cebuano: Pederalismo
کوردی: فێدراڵیزم
čeština: Federalismus
Cymraeg: Ffederaliaeth
Deutsch: Föderalismus
Thuɔŋjäŋ: Miiriwatwuɔt
English: Federalism
español: Federalismo
euskara: Federalismo
فارسی: فدرالیسم
français: Fédéralisme
furlan: Federalisim
galego: Federalismo
עברית: פדרליזם
हिन्दी: संघवाद
Bahasa Indonesia: Federalisme
italiano: Federalismo
日本語: 連邦主義
ქართული: ფედერალიზმი
қазақша: Федерализм
한국어: 연방주의
Limburgs: Federalisme
lumbaart: Federalism
मैथिली: सङ्घीयता
Bahasa Melayu: Federalisme
مازِرونی: فدرالیسم
नेपाली: सङ्घीयता
Nederlands: Federalisme
norsk nynorsk: Føderalisme
occitan: Federalisme
polski: Federalizm
rumantsch: Federalissem
română: Federalism
русский: Федерализм
Scots: Federalism
Simple English: Federalism
slovenčina: Federalizmus
Soomaaliga: Federaaliisim
српски / srpski: Федерализам
svenska: Federalism
Tagalog: Pederalismo
українська: Федералізм
中文: 联邦主义