Etruskoj

Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)

La Etruskoj ( etruske RasenaRasna, latine EtrusciTusci, helene Tyrrhenoi) estis antikva popolo de Italio. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanio, Umbrio kaj norda Latio; estis tamen etruskoj ankaŭ pli norde (en la nuna Emilio) kaj pli sude (en la nuna Kampanio).

Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikvaj mediteraneaj landoj.

Origino

Ekzistas pluraj hipotezoj pri la origino de la Etruskoj, kiuj apartenas ĉefe al tri fadenoj:

  • iuj opinias ke ili alvenis de malproksima lando trans la maro, ne longe antaŭ la plej fruaj ŝpuroj de ilia ĉeesto en la itala duoninsulo
  • aliaj opinias ke ili jam estis en la sama regiono ekde jarmiloj
  • malmultaj fine opinias ke ili ja alvenis de malproksima lando, sed trans la Alpoj, samkiel la Latinoj, la Keltoj kaj pluaj popoloj

Etruskoj el orientaj landoj

La plej antikva subtenanto de la unua teorio estas Herodoto, kiu asertis [1] ke la etruskoj migris al Italio el Lidio en la 12-a jarcento a.K. pro ega malabundo. Multaj antikvaj historiistoj [2] kunsentis kun Herodoto, sed Helaniko el Lesbo, vivinta en la sama jarcento kiel Herodoto, asertis ke la Etruskoj estis parto de la Pelasgoj, kiuj fuĝis el Grekio en plurajn mediteraneajn landojn; la Pelasgoj alvenintaj en Kalabrion poste translokiĝis norden kaj kreis la Etruskan kulturon.

La hipotezon subtenas ankaŭ kelkaj modernaj fakuloj pri la etruska lingvo, ekzemple Robert Beekes. Pluraj rimarkas la similecon inter la lingvo de la insulo Lemnos, en la Egea maro, kaj la etruska. [3]

Ankaŭ fakuloj pri genetiko trovis ligilojn inter la DNA de homoj loĝantaj en la nuntempa okcidenta Turkio kaj tiuj loĝantaj en Tuskanio. [4]

Tamen ne ĉiuj fakuloj pri lingvoj kaj pri genetiko kunsentas.

Etruskoj indiĝenoj

Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de la lokaj prahistoriaj popoloj (plej verŝajne de la Villanova kulturo).

Jam Dionizio el Alikarnasso (1-a jarcento a.K.) asertis kontraŭ Herodoto ke nenio estas simila inter la Etruskoj kaj la Lidianoj, kaj Etruskoj estas tre antikva popolo de la itala duoninsulo.

Aliaj fakuloj opinias ke Etruskoj estis postrestaĵo de la popolo loĝanta en Italio antaŭ la hindoeŭropeaj invadoj (eble simile al baskoj) aŭ ke la etruska kulturo ekestis pro la miksaĵo de tiu popolo kun la invadantoj. [5]

Etruskoj el nordaj landoj

Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj.

Other Languages
Afrikaans: Etruskers
Alemannisch: Etrusker
asturianu: Etruscos
azərbaycanca: Etrusklar
تۆرکجه: اتروسک‌لار
беларуская: Этрускі
беларуская (тарашкевіца)‎: Этрускі
български: Етруски
brezhoneg: Etrusked
català: Etruscs
corsu: Etruschi
čeština: Etruskové
Чӑвашла: Этрускăсем
Cymraeg: Etrwsciaid
dansk: Etruskere
Deutsch: Etrusker
Ελληνικά: Ετρούσκοι
español: Etruscos
eesti: Etruskid
euskara: Etruriar
estremeñu: Etruscus
suomi: Etruskit
français: Étrusques
Frysk: Etrusken
galego: Etruscos
עברית: אטרוסקים
hrvatski: Etruščani
magyar: Etruszkok
Հայերեն: Էտրուսկներ
interlingua: Etruscos
Bahasa Indonesia: Etruskan
italiano: Etruschi
ქართული: ეტრუსკები
Kurdî: Etrûsk
Latina: Etrusci
Lëtzebuergesch: Etrusker
lumbaart: Etrusch
lietuvių: Etruskai
latviešu: Etruski
македонски: Етрурци
Nederlands: Etrusken
norsk nynorsk: Etruskarar
norsk: Etruskere
occitan: Etruscs
polski: Etruskowie
português: Etruscos
română: Etrusci
русский: Этруски
sicilianu: Etruschi
srpskohrvatski / српскохрватски: Etrurci
Simple English: Etruscan civilization
slovenčina: Etruskovia
slovenščina: Etruščani
shqip: Etruskët
српски / srpski: Етрурци
svenska: Etrusker
Kiswahili: Waetruski
Türkçe: Etrüskler
українська: Етруски
vèneto: Etruschi
Tiếng Việt: Văn minh Etrusca