Etfolia tilio

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Etfolia tilio
etfolia tilio
etfolia tilio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideae
Genro: Tilio Tilia
Tilia cordata
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg

La etfolia tilio (Tilia cordata) estas specio de tilio indiĝena en multo de Eŭropo kaj okcidenta Azio. La natura arealo etendiĝas norde ĝis Britujo (ĝis Durham ) kaj centra Skandinavujo, oriente ĝis centra Rusujo, kaj sude ĝis centra Hispanujo, Italujo, Bulgarujo, Turkujo, kaj Kaŭkazo. En la sudo de sia arealo ĝi estas limigita al altaj altitudoj [1] [2].

Priskribo

Izolitaj etfoliaj tilioj en Bavarujo.
Tilia cordata

Ĝi estas foliarbo kiu altas ĝis 20-38 metrojn, kun trunko ĝis diametro de 1-2 metroj. La folioj estas alterne aranĝitaj, rondaj ĝis triangulaj-ovalaj, 3-8 cm longaj kaj larĝaj, plejofte senharaj (male al la parenca grandfolia tilio - Tilia platyphyllos) krom malgrandaj tufoj de bruna hararo en la foliovejno akseloj - la folioj estas karakterize keroformaj. Dum somerokomenco la malgrandaj flavverdaj androginaj floroj estas arete produktatajpo kvin ĝis dek unu kun folieca flavverda malsuprenkurba brakteo. Ili havas riĉan, fortan odoron. La arboj estas multe vizitataj fare de abeloj. La frukto estas seka nukseca drupo kiu longas 6-7 mm kaj larĝas 4 mm, komence lanuga, iĝante glata ĉe matureco, kaj (male al grandfolia tilio) ne riphava [1] [3].

Ĝi facile hibridiĝas kun grandfolia tilio; la hibrido estas nomata Tilio × europaea (sin. T. × vulgaris) [1] [4]. En Britujo ĝi estas indikilo de malnova duonarbaro kaj iĝas ĉiam pli malofta [5].

Other Languages
asturianu: Tilia cordata
azərbaycanca: Ürəkvari cökə
башҡортса: Йүкә
žemaitėška: Lėipa (augals)
беларуская: Ліпа драбналістая
Cebuano: Tilia cordata
čeština: Lípa malolistá
Deutsch: Winterlinde
English: Tilia cordata
español: Tilia cordata
hrvatski: Malolisna lipa
hornjoserbsce: Pózdnja lipa
íslenska: Hjartalind
italiano: Tilia cordata
қазақша: Өзекті жөке
Lëtzebuergesch: Wanterlann
lietuvių: Mažalapė liepa
latviešu: Parastā liepa
кырык мары: Пистӹ
Nederlands: Winterlinde
norsk nynorsk: Lind
norsk: Lind
Piemontèis: Tilia cordata
română: Tei pucios
slovenčina: Lipa malolistá
српски / srpski: Ситнолисна липа
svenska: Lind
українська: Липа серцелиста
Tiếng Việt: Đoạn lá nhỏ
Winaray: Tilia cordata
中文: 小叶椴