Ernestaj duklandoj

Ernestaj duklandoj de 1826 ĝis 1918

Ernestaj duklandoj oni nomas aron da malgrandaj duklandoj en nuntempa Turingio kaj Supra Frankonio (en centra Germanio), regataj de la ernestida branĉo de la dinastio Wettin. La duklandoj estiĝis pere de disdividiĝo pro heredo, inter la posteuloj de duko Ernesto de Saksio-Wittenberg (1441-1486).

Pro pliaj disdividiĝoj pro heredo, precipe post 1573, la teritorioj estis tre dissplitiĝintaj. En kelkaj tempoj ekzistis dek unuopaj duklandoj samtempe. La politika signifo de la ernestaj duklandoj kaj simile de najbaraj princaj linioj estis nenia. La formorto de la linio Saksio-Gotao-Altenburg en 1826 kaŭzis la lastan teritorian novorganizon. Ĝis 1826 ekzistis 1 grandduklando:

kaj jenaj 4 duklandoj:

La duklandoj rearanĝiĝis laŭ decido de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 2-a en 1826, kiam li principe nove organizis la ernestajn duklandojn. Post la formorto de la linio Saksio-Gotao-Altenburgo, la lando Saksio-Gotao-Altenburgo estis dividita en siajn du partojn Saksio-Gotao kaj Saksio-Altenburgo. Saksio-Altenburgon ricevis la duko de Saksio-Hildburghausen, kiu fordonis sian tiaman duklandon al Saksio-Meiningen, kiu ricevis krom tio de Saksio-Koburgo-Saalfeld la parton Saalfeld kaj la oficon Themar kaj la lokojn Mupperg, Mogger, Liebau kaj Oerlsdorf. La duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld ricevis anstataŭe la duklandon Saksio-Gotao, de Saksio-Hildburghausen la oficojn Königsberg en Bavario kaj Sonnefeld kaj de Saksio-Meiningen la posedaĵojn Callenberg kaj Gauerstadt.

Al la duklando Koburgo apertenis krome ekde 1816 la princlando Lichtenberg apud la rivero Nahe, sed en 1834 la duko vendis ĝin al Prusio.

Post 1826 do ekzistis jenaj 3 duklandoj:

La grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach, kiu restis netuŝita de tiuj rearanĝoj, ekde 1903 oficiale nomas sin "Grandduklando Saksio", Großherzogtum Sachsen.

En 1806 ĉiuj kvin ernestaj duklandoj membriĝas en la Rejna Federacio, kaj en 1815 la samaj 5 (nun kvar duk- kaj unu grandduklando) en la Germana Federacio.

En 1867 ĉiuj kvar restantaj ernestaj landoj membriĝis en la Nordgermana Federacio, kaj en 1871 en la Germana Regno.

Turingiaj ŝtatoj

La ernestaj landoj kune kun kelkaj apudaj princlandoj (de la linioj Reuß kaj Schwarzburg) ankaŭ nomiĝis la "turingiaj ŝtatoj" (aŭ "ŝtatetoj"). Ili estis perfekta ekzemplo de la tipa "ŝtatetumado", germane Kleinstaaterei, en la Sankta Romia Imperio: Landetoj profunde dissplitiĝintaj kaj politike sensignifaj.

Entute, inter 1826 kaj 1918 la turingiaj ŝtat(et)oj estis jenaj:

Other Languages