Ernest Drezen

Ernest Karloviĉ Drezen aŭ Ernests-Vilhelms Drezinjŝ
Drezen-Moskvo.png
Elstara sovetia esperantisto, ĝenerala sekretario de SEU
Personaj informoj
Naskiĝo14-a de novembro 1892
en Liepāja
Morto27-a de oktobro 1937
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union (1936–1955).svg Sovetunio
TomboDonskoe Cemetery
ŜtatanecoRusia Imperio, Latvio, Sovetunio
Profesiointerlingvisto, esperantisto, verkisto, inĝeniero
LingvojEsperanto
Esperanto
Verkis en EsperantoJen liaj originalaj verkoj
Esperantistiĝis en1910
v  d  
Information icon.svg

Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis kiel Ernests-Vilhelms Drezinjŝ la 14-an de novembro 1892 en Liepāja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Stalina "Granda Purigo") - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Inĝeniero, elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado. Membro de la Lingva Komitato (minimume 1929) ([1]).