Eritrea Ortodoksa Eklezio

Eritrea Ortodoksa Eklezio
OrientiĝoOrienta Ortodoksa eklezio
EstroAbune Dioskoros
FondintoSankta Filipo (Diakono kaj Evangeliisto)
Apartigita deEtiopia Ortodoksa Eklezio
Nombro de membroj2 000 000

La Eritrea Ortodoksa Eklezio estas nova eklezio. Oficiale ĝi apartenas al la Kopta Eklezio, sed kiel konsekvenco de la sendependeco de Eritreo ĝi posedas propran patriarkon, memstarecon en 1993 disde la jurisdikcio de la Etiopia Kopta Patriarkato. La patriarko agnoskas kaj estas en plena komunio kun la papo de ĉiuj koptoj kaj patriarko de Aleksandrio, Shenouda la 3-a kaj kun la patriarko de Etiopio. Ĝi estas unu el la nekalcedoniaj eklezioj kiuj akceptis la koptan monofizitismon en la 5-a jarcento.

Other Languages