Ereĥteo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitaj personoj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Ereĥteiono.
Geo oferas Ereĥteon al Ateno, kun la ĉeesto de Cekropso. Argila reliefo el Meloso ( 460 a.K.).

EreĥteoErekteo (el la greka Ἐρεχθεύς, IFA [ɨˈrɛkθjuːs,-θɪəs], «rompanta» [1]) estas la nomo de prareĝo de Ateno, laŭ la helena mitologio. La plej antikvaj fontoj identigas lin al Eriĥtonio [2], sed de la 4-a jarcento a.K. kaj dum la klasika epoko ambaŭ aperas kiel malsamaj figuroj, avo (nomiĝinta ĉu Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo) kaj nepo. Tamen, tiamaj verkistoj kiaj Plutarko ankoraŭ unuigis ambaŭ personojn en ununura mita fondinto nomiĝinta Ereĥteo [3]. Ankaŭ Eŭripido, en sia lasta tragedio, Ereĥteo ( 423- 422 a.K.), kreas rolulon devenantan el du figuroj, unu mita kaj alia verŝajne historia.

Modernaj mitologoj kiaj Müller [4] kaj François Noël [5] defendis la version pri ununura figuro, surbaze de la plej antikvaj fontoj, kiaj Homero [6] [7], kiu nur agnoskis unu figuron, la aŭtoktonan reĝon de Ateno. Platono estis la unua fonto kiu mencias du [8], sed postaj elstaraj verkistoj kiaj Higeno kaj Pseŭdo-Apolodoro apogas lin kaj ja diferencigas du mitajn rolulojn, ĉu oni nomu la unuan Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo.

Surbaze de tiu ĉi lasta interpreto, la klasikaj kronologistoj diferencigis la jenajn du malsamajn reĝojn, samnomajn.

Ereĥteo la 1-a

La filinoj de Cekropso malkovras Ereĥteon, laŭ pentraĵo de Peter Paul Rubens (ĉ. 1616).

Ereĥteo estis prareĝo de Ateno, fondinto de la poliso kaj diigita figuro rilanta al Pozidono, kiel «Pozidona Ereĥteo». Laŭ multaj versioj, li estis aŭtoktono (li naskiĝis el tero aŭ el Geo) kaj Ateno vartadis lin.

La atenanoj ofte kromnomis sin Ereĥteidoj, la «filoj de Ereĥteo» [9] [10], kaj per tio ili fortigas lian figuron kiel urbofondinto. En sia Iliado [11], Homero mencias Ereĥteon kiel filo de la grenodonanta Tero, vartita de Ateno [12].

Bildigo de la konstelacio Koĉero por la Aratea de Leiden ( 830- 840).

Malgraŭ sia aŭtoktona deveno, Ereĥteo aperas ankaŭ kiel filo de Hefesto. La forĝista dio pasie persekutadis Atenon kaj ĵetis sian spermon sur ŝian kruron. La diino, naŭzite, purigis sin per lana stofo kaj ĵetis ĝin surgrunden, kial la Tero fekundiĝis. Plia versio asertas ke tiu, fekundita de la spermo de Hefesto, estis Atisa, filino de Kranao. La bebo naskiĝita de tiu epizodo havis serpentan formon, ĉu entute, ĉu duone (sube de lia talio), en evidenta referenco al lia ktonia deveno. La diino Ateno sciigis la ceterajn gediojn pri tiu naskiĝo kaj protektis la bebon per gvardanta dragono. Poste ŝi enmetis Ereĥteon en keston, kiun ŝi donis al Agraŭro, Pandroso kaj Herso, atenaj princinoj, ordonante ilin nenial malfermi ĝin [13]. Tamen, la junulinoj ne retenis sian scivolemon, kaj malfermis la keston. La rigardado de duonserpenta bebo, aŭ de bebo ĉirkaŭita de protektanta dragono, frenezigis ilin, kaj en tiu senkonscia stato ili saltis el la akropola abismo aŭ, laŭ alia versio, ĵetis sin en la maron. La serpento rifuĝis en la ŝildo de Ateno, kaj de tiam ĝi estis protektita de ŝi [14] [15] [16] [17] [18].

Kiam Ereĥteo plenkreskis, li forpelis Anfiktionon kaj uzurpis la regadon de Ateno. Per sia edzino, la najado Praksiteo, li estis patro de sia heredinto, Pandiono [19]. Oni atribuas al li la fondon de la kultado al Ateno, la starigon de la festivalo Panateneoj, la konstruon de templo dediĉitan al Ateno en la akropolo kaj la enkondukon en Atikon de la uzado de la argento, metalo malkovrita en Skitio fare de la tiea reĝo Indo [20]. Inspirite de Ateno, li estis la unua homo kiu uzis ĉaron tiritan de kvar ĉevaloj [21], kaj pro tio li estis honore lokigita inter la stelaro, kiel la konstelacio Koĉero [22] [23] [24].

En konkuro por la patroneco de la urbo Ateno inter la samnoma diino kaj Pozidono, tiu lasta, per tridentofrapo, generis salan fonton, kiu ricevis la nomon «maro de Ereĥteo» [25]. Ereĥteo estis juĝisto en tiu konkuro, kaj li voĉdonis favore al Ateno [25].

Kiel dirite, li estis entombigita en la templo de Ateno ĉe la akropolo, kie li ricevis kultadon konektitan al tiuj de Ateno kaj Pozidono [14] [26]. En tiu templo, la Ereĥteiono, troviĝis tri altaroj: la unua dediĉita al Pozidono, kie ankaŭ Ereĥteo ricevis oferojn, la dua al Buto kaj la tria al Hefesto [27].

Ereĥteo kaj la Ereĥteiono

Suda flanko de la templo Ereĥteiono, en la atena Akropolo.

La ĉefaj gedioj de la atena Akropolo estis Poseidon Erechtheus («Ereĥtea Pozidono») kaj Athena Polias («Ateno, patron-gvardistino de la urboŝtato») [28]. Odiseado [29] rakontas ke Ateno revenis al la urbo kaj «eniris la bone konstruitan domon de Ereĥteo». Ĝi eble rilatas al arĥaika komuna templo starigita sur la loko kiun oni identigas al Cekropsiono, la heroa tombejo de la mita fondinto-reĝo Cekropso [30]. Tie elstaris serpento enkorpiĝanta la spiriton de Cekropso, sed ĝi estis detruita fare de la persa armeo dum la Grek-persaj militoj ( 480 a.K.) kaj denove starigita en 421 kaj 407 a.K. en la nuntempa Ereĥteiono. La kontinueco de loko sakraligita fare de la ĉeesto de Cekropso evidentiĝas per referencoj en Dionysiaca, de Nonno, al la lampo de la Ereĥteiono kiel «la lampo de Cekropso» [31]. La sacerdotoj de la Ereĥteiono kaj la sacerdotinoj de Ateno kune partoprenis procesion kiu inaŭguris la skiran festivalon, proksime al la fino de la atena jaro. Ĝia celo estis la temeno en Skiro, honore al samnoma heroa divenisto, helpanto de Eŭmolpo en la milito inter Ateno kaj Eleŭziso, kiam la heroa reĝo Ereĥteo la 2-a venkis, sed mortis.

La fakto, ke Pozidono kaj Ereĥteo estis en Ateno du nomoj por la sama figuro estis pruvita per la kulto ĉe Ereĥteiono, kie troviĝis ununura altaro kaj nur unu sacerdoto, kaj la oferoj estis dediĉiitaj al Ereĥtea Pozidono. Verŝajne, homera kaj tut-helena nomo supermetiĝis al tiu loka, negreka. [32].

Plia informo en la artikolo Eriĥtonio.


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Ateno Poste: Parthenon politiek icoon.png
Anfiktiono Ereĥteo la 1-a Pandiono la 1-a
Other Languages
العربية: إيريخثيوس
български: Ерехтей
brezhoneg: Erec'htheüs
català: Erecteu
Deutsch: Erechtheus
Ελληνικά: Ερεχθέας
English: Erechtheus
español: Erecteo
eesti: Erechtheus
euskara: Erekteo I.a
فارسی: ارختئوس
suomi: Erekhtheus
français: Érechthée
magyar: Erekhtheusz
Bahasa Indonesia: Erechtheus
한국어: 에렉테우스
Nederlands: Erechtheus
polski: Erechteusz
português: Erecteu
русский: Эрехтей
srpskohrvatski / српскохрватски: Erehtej
slovenčina: Erechtheus
српски / srpski: Ерехтеј
svenska: Erechteus
українська: Ерехтей