Elohim

"Kaj Elohim kreis Adam" de William Blake.

Elohim (hebrelitere אֱלהִים) estas maskla pluralo de la vorto indikanta la diecon, pli korekte signifanta “tiujn kiuj venis el la ĉielo”. Ĝi estis semantike interpretita de la bibliaj verkistoj kaj la hebrea tradicio kaj de la estontaj tradukistoj kiel “Dio”, kvankam gramatike signas la pluralon.

Ĝia etimologio pasas tra diversaj solvoj. Unu por la multaj: ĝi devenus el la radikoj "E-lhoa", kiu indikus “La Supero Esto, tiu kiu ekzistas ne bezonante je iu alia", nome “kiu ne estas generita sed havas la vivon en si mem”. Kelkaj, tamen, vidas en tiu interpreto de la etimologio iom tro intelektan kaj proponas “Kiu sentigas timon aŭ Tiu ĉe kiu la timanto povas trovi rifuĝon”...

Pri ĝia supervivo en kuntekstoj monoteismaj kiel iuj bibliaj oni proponas la jenajn hipotezojn: la unua opinias ke temas pri leksika restaĵo de eventuala prahebrea, aŭ sammedia, kulturo. E-lohim estus la pluralo de E-loha (oni vidu la sonan similon kun Alah kaj Allah nome Dio, antaŭe por la siriaj kristanoj kaj poste la islamanoj kaj kristanaj arablingvaj) kiu havas la komunan radikon “diecan” EL.

Alia ekspliko proponas specialan uzon de majesta pluralo latine: pluralis maiestatis celanta ekzalti eĉ pli kaj pli la diaĵon unusolan kaj unikan de la Sankta teksto, kaj do ne vere rilatas al pluaj personuloj. Sed, oni observas, ke la uzo de la pluralo majesta havas aŭtonoman originon en Okcidento.

En la Hebrea gramatiko troviĝas io simila en la uzo de intensivaj formoj en lingvo kiu ignoras ajnan formon de superlativo; sed lingvistoj informas ke tiu majesta pluralo estis tute ignorita de la biblia aŭ paralela literaturo.

Oni suspektigis ke sub tiuj pluraloj kaŝiĝas la provo komprenigi ke pluralo zorgas presenti Dion diversvizaĝan ĉar nenimaniere komplete priskribebla de la homa lingvaĵo. [1]

Ekzistis, sed ĉe nur malmultaj, kristanoj, kiuj konfesante la dogmon de la Triunuo, trovis facilan argumenton por ĝin plifortigi: la biblia teksto parolus prurale pro tio ke en Dio kunekzistas tri diversaj personoj, nome la Patro, la Filo, kaj la Spirito. Tamen la pluralo ne kontraŭas certe la dogmon. Cetere en la Malnova Testamento aliaj pasaĵoj uzas la pluralon kiam oni atendus la singularan formon eĉ en pronomaj formoj.

Pluralo indikanta singularon

"Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni. Genezo 1,26.

Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne” (Gn 3,22)

Oni en la listo de tiuj ekzemploj enmetas ankaŭ, sed ne tute prave, la epizodon de Genezo 18, kiam Abrahamo ricevis la viziton de la Eternulo (Gn 18): li vidis tri kaj ĉiam parolas singulare (skize: li rekontas tri kaj adoras unu).

Monoteismo juda profitas de la termino E-lohim (aŭ Elohim) por almemorigi realojn ege malsamajn inter si: la anĝelojn, ekzemple, de la Ĉiela Kortego (Psalmo 138,1); personulojn aktivajn aŭ menciatajn en la romana religia verko Ijobo 1,6; 29,1; 89,7). Kelkaj bibliistoj opinias konstatebla tiun penssistemon ankaŭ en tekstoj de la Nova Testamento, ekzemple en Hebreoj 1,5 kaj Apokalipso 22,8-9. Foje en la Biblio sinonimas Javeo kaj Anĝelo de Javeo.

Iuj studuloj pri antikvaj lingvoj opinias ke la uzo sendistinga de la sama termino por indiki sustancojn malsamajn naskiĝas el la fakto ke la semidaj lingvoj ne atingis tiam la precizecon de la greka kiu klare distingas, per diversaj terminoj, Anĝelon (Άγγελoς) el Dio (θεός).

Other Languages
العربية: إلوهيم
български: Елохим
català: Elohim
Deutsch: Elohim
English: Elohim
español: Elohim
eesti: Elohim
euskara: Elohim
فارسی: الوهیم
suomi: Elohim
français: Elohim
hrvatski: Elohim
italiano: Elohim
한국어: 엘로힘
Latina: Elohim
lietuvių: Elohim
Bahasa Melayu: Elohim
norsk nynorsk: Elohim
norsk: Elohim
polski: Elohim
português: Elohim
română: Elohim
русский: Элохим
Scots: Elohim
svenska: Elohim
Türkçe: Elohim
українська: Елогім
Tiếng Việt: Elohim
中文: 埃洛希姆