Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980
UEFA EURO 1980
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Italio.svg  Italio
Datoj 12-a ĝis 22-a de junio 1980
Teamoj
Ejoj (en 4 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Gold medal.svg Flago de Germanio  Germanio (2-a ĉampioneco)
Dua pozicio Silver medal.svg Flago de Belgio  Belgio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 14
Goloj 27  (1,93 matĉe)
Spektantoj 350 655  (25 047 matĉe)
Golreĝo(j) Germanio Klaus Allofs
(3 goloj)
v   d  
Information icon.svg

La fina parto de la 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo " UEFA EURO" 1980) okazis inter la 11-a kaj la 22-a de junio 1980 en kvar urboj de Italio.

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamo. Poste en la "finala fazo" la du duapoziciaj teamoj de sia grupo konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du unuapoziciaj teamoj de sia grupo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 22-a de junio 1980 en Romo.

Por la 14 matĉoj en sume 4 stadionoj estis venditaj entute pli ol tricent kvindek mil da enirbiletoj.

La kvar urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

  • Romo: la olimpia stadiono (Stadio Olimpico) - tie okazis kaj la unua turnira matĉo kaj la lasta, la finalo
  • Milano: stadiono Giuseppe-Meazza
  • Napolo: stadiono San Paolo
  • Torino: la komunuma stadiono (Stadio Comunale)



Other Languages
azərbaycanca: UEFA Avro 1980
español: Eurocopa 1980
עברית: יורו 1980
한국어: UEFA 유로 1980
norsk nynorsk: EM i fotball 1980
Simple English: UEFA Euro 1980