Dupoluso

Vektoro de dupoluso konsistanta el du kontraŭaj ŝargoj de iu ajn speco
Kampolinioj de la elektra kampo estigita de elektra dupoluso. Videblas kiel la dupoluso el du kontraŭaj elektraj ŝargoj havanta finian dimension transformiĝas al punktoforma dupoluso.

Dupolusodipolo estas fizika aranĝaĵo de du polusoj. Ĝi estiĝas per alproksimiĝo de du kontraŭaj ŝargoj fortiĝantaj tiel, ke la produto de ŝargo kaj distanco restas konstanta.

Dupolusoj estas karakterizataj de ilia dupolusa momanto , kiu estas vektora grando egala al:

por grandaj distancoj  r.

  • dupolusoj en elekromagnetismo

Dupolusoj en elekromagnetismo

Elektra dupoluso estiĝas per apartigo de pozitivaj kaj negativaj ŝargoj. La plej simpla ekzemplo estas paro da elektraj ŝargoj de egala grandeco sed kontraŭa signo, apartigita de malgranda distanco. Elektraj dupolusoj estiĝas en nesimetriaj molekuloj kiel ekzemple en la molekulo de akvo. Por la simpla elektra dupoluso, la dupolusa momanto direktiĝas de la negativa ŝargo al la pozitiva ŝargo kaj havas grandecon egalan al la produto de la valoro de ĉiu ŝargo kaj de ĝia distanco.

Kampolinioj de longoforma magneto

Magneta dupoluso estiĝas el fermita cirkulado de elektra kurento aŭ dependas de la spino de la partikloj. Simpla ekzemplo estas ununura volvo de drato kun konstanta kurento tra ĝi. Pro la ne ekzisto de magnetaj unupolusoj la magnetaj kampoj estas produktitaj ĉiam de magnetaj dupolusoj kaj de ĝia interfero. Sekve en magnetismo ankaŭ el makroskopa vidpunkto la dipolusaj kampoj tre oftas. Longoforma magneto bone proksimiĝas al magneta dupoluso kaj ankaŭ la magneta kampo de la tero ekster ĝi similas al dupolusa kampo.

Statika dupolusa kampo malgrandiĝas ~ 1/r³ (r estas la distanco de la dupoluso). Je grandaj distancoj la statika dipolusa kampo fakte malaperas. Tio estas facile komprenebla, ĉar el granda distanco la du polusoj ne estas space distingeblaj kaj iliaj kampoj kompensiĝas.

Dupolusoj kiuj estas tempe ŝanĝiĝantaj kondutas alimaniere. Dank'al ili eblas observi tre malproksimaj steloj. Matematika modelo de simpla ŝanĝiĝanta dupoluso estas la dupoluso de Hertz. Sistemoj, kies longo estas en la grandordo de la ondolongo nomiĝas dupolusa anteno.

Other Languages
العربية: ثنائي قطب
беларуская: Электрычны дыполь
беларуская (тарашкевіца)‎: Электрычны дыполь
български: Дипол
català: Dipol
dansk: Dipol
Deutsch: Dipol
English: Dipole
eesti: Dipool
Gaeilge: Déphol
עברית: דיפול
हिन्दी: द्विध्रुव
hrvatski: Dipol
հայերեն: Դիպոլ
日本語: 双極子
ქართული: დიპოლი
қазақша: Диполь
Nederlands: Dipool
norsk nynorsk: Dipol
norsk: Dipol
polski: Dipol
Piemontèis: Dipòlo elétrich
português: Dipolo
română: Dipol
Scots: Dipole
srpskohrvatski / српскохрватски: Dipolni moment
Simple English: Dipole
slovenčina: Elektrický dipól
slovenščina: Električni dipol
српски / srpski: Дипол
Türkçe: Dipol
українська: Диполь
中文: 偶極子