Duklando Brabanto

blazono de la dukoj de Brabanto

Brabanto - nederlande Brabant [ 'bra:bant] - estas historia regiono, kiu proksimume kovras la teritoriojn de la belgaj provincoj Antverpeno, Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la Brusela Ĉefurba Regiono, kaj krome ankaŭ de la provinco Norda Brabanto (Noord-Brabant) en la sudo de Nederlando.

Antikva epoko kaj frua mezepoko

Brabanto dum la tempo de la Romia Imperio estis loĝata de la popolo de menapianoj ( latine menapii) kaj influita de la ĝermana kaj kelta kulturoj. Post la konkero fare de la romianoj la teritorio apartenis al la romia provinco Gallia Belgica. Dum la 5-a jarcento la frankoj konkeris Brabanton.

Dum la jaro 870 la teritorio kiel parto de la franka regno Lotaringo (latine Lotharii Regnum, germane Lothringen) membriĝis en la germanlingva Sankta Romia Imperio kaj tiam jam nomatis duklando. Inter la la jaroj 900 kaj 923 Lotaringio iĝis parto de la okcidentfranka regno de Karlo la Simpla. Ekde la jaro 959 Brabanto estis regata de la grafoj de Verdun.

En la 11-a jarcento la kvar graflandoj en Brabanto estis dividitaj al tri regantoj: la centro iĝis posedaĵo de la grafo de Loveno, la nordoriento de la grafo de Flandrio kaj la sudo de la grafo de Henegovio.

Other Languages