Dudeksesa egipta dinastio

"Statuo sitelo" de Padiŝahdedet. Luvro.

La dudeksesa dinastio regis ekde la jaro 664 al 525 a. K., ankaŭ nomata Saisa, ĉar ĝia ĉefurbo troviĝis en Sais; temas pri la lasta indiĝena dinastio kiu regis en la Antikva Egiptio antaŭ la konkero fare de la persoj. Ĝi estas konsiderata kiel la Malfrua Egipta Periodo (en tiu ĉi epoko regis la 27a, 28a, 29a, 30a kaj 31a dinastioj)

La dinastio fontas el la 24a dinastio. Psametiko la 1-a estis la pranepo de Bakenrenef, kaj dum la daŭro de la invadoj de Asirio dum la regado de Taharko kaj Tanutamani, li estis agnoskata kiel ununura faraono de tuta Egiptio.

Dum la regantoj de la Asiria Imperio estis okupitaj je ribeliĝoj kaj enlandaj militoj por daŭre havi la tronon, Psametiko subskribis aliancon kun Gigeso, la reĝo de Lidio, kaj enigis dungitajn soldatojn el Kario kaj Grekio por bremsi la asiriaj atakoj.

Per la forrabo de Ninivo en 612 a.K. kaj la falo de la Asiria Imperio, Psametiko la 2-a kaj siaj sukcedintoj klopodis akiri la egiptajn posedaĵojn en la regionoj de Proksima Oriento, sed ili estis haltigitaj de la babilonanoj sub Nebukadnecar la 2-a. Kun la helpo de grekaj dungosoldatoj, Apries kapablis haltigi la babilonajn intencojn je konkero, sed la persoj prenis Egiption, kaj ĝia reĝo Kambizo la 2-a portis la reĝon Psametiko la 3-a enĉenigita al Suzo.

  • faraonoj de la 26a dinastio

Faraonoj de la 26a dinastio

Skulptaĵo de la oficiro Bes. Muzeo Calouste Gulbenkian, Lisbono.
Nomo komuna Nisut-bitej Filo de Reo Komentoj Regado
Nekao la 1-a Menĥepera Nekau 672 - 664 a. K.
Psametiko la 1-a Uahibra Psametiko Ekiĝo de la malfrua Egipta Periodo 664 - 610 a. K.
Nekao la 2-a Uhemibra Nekau 610 - 595 a. K.
Psametiko la 2-a Neferibra Psametiko 595 - 589 a. K.
Apries Haaibra Uahibra 589 - 570 a. K.
Amoso la 2-a JĤnemibra Ahmose 570 - 526 a. K.
Psametiko la 3-a Anĥkaenra Psametiko 526 - 525 a. K.
Other Languages
čeština: 26. dynastie
русский: XXVI династия
srpskohrvatski / српскохрватски: Dvadeset šesta dinastija Egipta