Drakono

Drakono (Δράκων; *ĉ. 650 a.K.) estis Atenano, kiu donis la unuan skriban juron por la urbo Ateno ĉ. en la jaro 621 a.K. kunigante kaj redaktante ĉiujn tiam en Ateno validajn leĝojn.

Li enkondukis du gravajn novajn trajtojn en la puna juro:

  • distingo inter planita ( murdo) kaj senintenca mortigo
  • instalado de specialigitaj tribunaloj por specifaj krimoj

La drakona juro estis rigardata jam en antikva Grekio kiel eksterordinare kruela, "per sango skribita". Ĝis hodiaŭ drakona estas proverba por rigora, eĉ maljuste severa puno.

Necesas tamen konsideri, ke Drakono esence nur fiksis skriban formon de la jam ekzistintaj leĝoj kaj tiel malebligis arbitran, ofte ekcesan punadon de la antaŭa tempo. Krome li klopodis anstataŭigi la praktikadon de sanga venĝo per ekskluziva pun-aŭtoritato de la tribunaloj. Tio estis decida paŝo al la fortomonopolo (la ŝtata monopolo pri laŭleĝa uzo de fizika forto kontraŭ civitanoj.

Vidu ankaŭ: Solono

Other Languages
azərbaycanca: Drakon
brezhoneg: Drakon
čeština: Drakón
Deutsch: Drakon
Ελληνικά: Δράκων
español: Dracón
euskara: Drakon
فارسی: دراکون
suomi: Drakon
français: Dracon
hrvatski: Drakon
italiano: Dracone
қазақша: Драконт
Lëtzebuergesch: Drakon
മലയാളം: ഡ്രാക്കോ
Nederlands: Draco (wetgever)
norsk: Drakon
polski: Drakon
português: Drácon
srpskohrvatski / српскохрватски: Drakon
Simple English: Draco (lawgiver)
slovenščina: Drakon
српски / srpski: Дракон
svenska: Drakon
українська: Драконт Афінський
Tiếng Việt: Dracon
中文: 德拉古