Dora dialekto de la antikva greka lingvo

La dora ( antikve-greke Δωρικός) estis dialekto de la antikva greka lingvo.

Variaĵojn de ĉi dialekto parolis loĝantoj de suda kaj orienta Peloponezo, Kreto, Rodoso, ĉe kelkaj insuloj en la sudo de la Egea maro, en kelkaj urboj de Malgrandazio, Granda Grekio (suda Italio), Sicilio, Epiro kaj Makedonio.

Kun la nord-okcidenta dialekto ĝi konsistigas la «okcidentan grupon» de la klasikaj grekaj dialektoj.

Dum la Helenisma Epoko, kiam regis la Aĥea Ligo, en la kojnea greka lingvo aperis multaj specialaĵoj komunaj por ĉiuj doriaj dialektoj, kiuj malhelpis disvastiĝon al Peloponezo de la «atika kojneo» ĝis la 2-a jarcento antaŭ nia erao [1].

Tiu komune akceptita dialekto komencis esti uzata en ediktoj de la Aĥea Ligo. En Arkadio ĝian aperon tre facilas spuri ĉar ĝi rimarkeble diferencas de la antikva ne-doria arkadia dialekto. En Aĥeo mem ĝi tenis siajn poziciojn ĝis la unua jarcento de nia erao. La aĥea doria kojneo ne havis tiujn ekstremajn ecojn, kiuj estas tipaj por la egea variaĵo de la doria dialekto kaj la nord-okcidenta doria kojneo.

Estas ĝenerale akceptite, ke la doria dialekto estiĝis en la montoj de Epiro, en la nord-okcidenta Grekio, patrolando de doroj. Ĝi estis disvastigita al ĉiuj aliaj regionoj dum la dora invado (ĉirkaŭ 1150 antaŭ nia erao) kaj posta koloniado. Ekzisto de la dora ŝtato en la centra Grekio, al la nordo de la golfo de Korinto, venigis teorion, ke la dora ĝermis en la nord-okcidenta Grekio aŭ almenaŭ en la limoj de Balkanoj. La dialekto disvastiĝis norden de la megara kolonio Bizanco kaj la korintaj kolonioj Potideo, Epidamno, Apolonio kaj Ambrakio.

Lokaj epigrafaj atestoj estas limigitaj per Ediktoj de la Epira Unio kaj sorĉtabelo el Pelao (ambaŭ ne pli frue ol 4-a jarcento antaŭ nia erao), kaj ankaŭ dora eponimo Μαχάτας, unuafoje renkontita en Makedonio (antaŭ 5-a jarcento antaŭ nia erao) [2].

Variaĵoj

La dora mem

Loko de la dora dialekta grupo en la ĝenerala klasifiko de la antikvaj grekaj dialektoj dependas de elektita klasifika maniero. Superas la opinio, ke la dora estas subgrupo de la okcidentaj grekaj dialektoj. Iuj uzas anstataŭ la vorton «dora» la terminojn «norda greka» aŭ «nord-okcidenta greka». La geografiaj diferencoj estas nur vortaj: ĉiujn dorajn dialektojn oni parolis pli sude ol la «sudan grekan» aŭ «sud-orientan grekan».

Kiel ajn estus, la nomo «norda greka» estas apriore bazita sur tio, ke la doroj venis el nordo, kaj sur tio, ke la dora estas firme ligita al la nord-okcidenta greka. Kiam komenciĝis la disdivido, oni ne scias. Ĉiuj «nordanoj» eble parolis dum la dora invado saman dialekton; kaj, certe, la dora povis eĉ pli diferenciĝi je klasikaj dialektoj nur kiam la doroj okupis lokon en la sudo de la lando. Do, «okcidenta greka» estas plej preciza titolo por la klasikaj dialektoj.

La cakona lingvo devenas de la lakona dora. Ĝi ankoraŭ ekzistas en suda Argolando, Peloponezo, Arkadio kaj Lakonio, sed ĝin minacas malapero. Ĝi estas ege interesa por lingvistoj.

Dialektoj de la dora grupo

Lakona, heraklea

GreeceLaconia.png

La lakonan subdialekton parolis la loĝantaro de Lakonio (en la sudo de Peloponezo) kaj ĝiaj kolonioj, Taranto kaj Herakleo (greke: Ηράκλεια η Λευκανική), en la Granda Grekio. Fonto por disvastiĝo estis Sparto.

La lakona dialekto estas atestata per skribaĵoj sur ceramiko kaj ŝtonoj ekde la 7-a jarcento antaŭ nia erao. Dediĉo al Helena estas datata je la dua kvarono de la 7-a jarcento antaŭ nia erao. Taranto estas fondita en 706 antaŭ nia erao. La fondintoj parolis la lakonan dialekton.

Post Sparto restis pluraj dokumentoj. En la 7-a jarcento antaŭ nia erao en ĝia dialekto estis verkanta la sparta poeto Alkmano. Filokseno de Aleksandrio verkis traktaĵon «Pri la lakona dialekto».

Argolanda

GreeceArgolis.png

La argolandan subdialekton parolis la loĝantoj de la multhoma nord-orienta Peloponezo, ekzemple en Argoso, Mikeno, Hermiono, Trezeno, Epidaŭro kaj sur la insulo Egino apud Ateno. Ĉar dum la bronzepoko oni en ĉi regiono parolis la mikenan lingvon, estas klare, ke la doroj militakiris ĝin, sed ne sukcesis okupi Atikon. De Argoso doroj disloĝiĝis al Kreto kaj Rodoso.

Vasta epigrafa materialo kun jura, politika kaj religia enhavo ekzistas almenaŭ ekde la 6-a jarcento antaŭ nia erao.

Korinta

GreeceCorinth.png

La korintan subdialekton oni parolis komence en la regiono de la terkolo inter Peloponezo kaj la kontinenta Grekio, tio estas sur la istmo de Korinto. Poste oni parolis ĝin en Korinto, Sikiono, Kleono, Flio; en korintaj kolonioj en la okcidenta Grekio: Korfuo, Lefkado, Anaktorio, Ambrakio; en grandgrekaj kolonioj Sirakuzo kaj Ankono; en korfuaj kolonioj: Diraĥio kaj Apolonio. La plej fruaj skribaĵoj en Korinto estas datataj je komenco de la 6-a jarcento antaŭ nia erao. Ili estas skribitaj per la loka variaĵo de la greka skribo.

Korinto kontraŭas la ideon, ke la doroj estis vilaĝaj militaristoj, kiel iuj opinias pri la spartanoj. Situinta ĉe internacia komerca vojo Korinto ludis gvidan rolon en restarigo de Grekio post la jarcentoj de malordo kaj izolo post la kolapso de la Mikena Grekio.

Nord-okcidenta

La nord-okcidenta dialekta grupo de la antikva greka lingvo estas firme ligita al la dora grupo, kaj foje oni ne faras distingon inter la dora kaj la nord-okcidentaj dialektoj. Ĉu opinii la nord-okcidentan grupon parto de la dora grupo aŭ speciala subgrupo de la okcident-greka grupo paralele al la dora grupo, divido kaj grupigo de la dialektoj restas la samaj. La okcidentan tesalian kaj beotian dialektojn de la antikva greka lingvo forte influis la nord-okcidenta dialekto.

La antikva makedona lingvo povis esti greka dialekto de la nord-okcidenta grupo [3].

Other Languages
català: Grec dòric
čeština: Dórština
English: Doric Greek
français: Dorien
italiano: Dialetto dorico
Plattdüütsch: Doorsch
Nederlands: Dorisch (dialect)
português: Grego dórico
srpskohrvatski / српскохрватски: Dorski dijalekt
shqip: Dorishtja