Dekpieduloj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dekpieduloj
Periclimenes imperator
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Artropodoj Arthropoda
Subfilumo:Krustacoj Crustacea
Klaso:Malakostrakoj Malacostraca
Decapoda
Latreille, 1802
Subordo

Dendrobranchiata
Pleocyemata

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

DekpiedulojDekapodoj, en latina scienca Decapoda (elparolu: Dekapoda, el la greka deka = dek kaj podos = piedo), estas ordo de Malakostrakoj tre grava por la homaro.

Priskribo

Kiel la nomo sugestas, Dekpieduloj havas dek krurojn. Multaj specioj havas longan korpon, aliaj tamen havas preskaŭ rondan korpon. La plej malgrandaj dekpieduloj estas longaj ĉirkaŭ 1 mm (plenkreskuloj); la plej grandaj povas atingi pli ol 3 m inkluzive de la kruroj ( Macrocheira kaempferi).

Anotomio de salikoko. P1...P5 estas kruroj utilaj por marŝado, Pl1...Pl5 estas membroj krursimilaj utilaj por naĝado.

La korpo enhavas tri partojn: kapon, torakon kaj abdomenon (kapo kaj torako ofte unuiĝas en "kefalotorako"). Insektoj kaj aliaj artropodoj enhavas precize la samajn tri partojn; tamen, la torako de Insektoj konsistas nur el tri segmentoj kun kruroj kaj neniu senkrura; tiu de Dekpieduloj el ok segmentoj, kvin kun kruroj kaj tri kun aliformaj membroj. Ĉiu segmento havas nur unu paron da membroj.

La abdomeno de Dekpieduloj ofte enhavas pluajn membrojn similajn al kruroj, sed ili ne utilas al marŝado, tamen al spirado kaj al naĝado.

En kelkaj dekpieduloj, nur ok kruroj funkcias por la marŝado, kaj du estas ŝanĝataj en pinĉilojn. Tio okazas ekzemple en la kraboj kaj en la omaroj.

Other Languages
Afrikaans: Tienpotiges
asturianu: Decapoda
azərbaycanca: Onayaqlılar
беларуская (тарашкевіца)‎: Дзесяціногія ракападобныя
български: Десетоноги
brezhoneg: Decapoda
català: Decàpodes
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄:
Cebuano: Decapoda
čeština: Desetinožci
Ελληνικά: Δεκάποδα
English: Decapoda
español: Decapoda
euskara: Decapoda
فارسی: ده‌پایان
français: Decapoda
Gaeilge: Decapoda
galego: Decápodos
hrvatski: Deseteronošci
interlingua: Decapoda
Bahasa Indonesia: Dekapoda
italiano: Decapoda
日本語: 十脚目
한국어: 십각목
kurdî: Dehpê
Latina: Decapoda
Lingua Franca Nova: Decapoda
latviešu: Desmitkājvēži
മലയാളം: ഡെക്കാപോഡ
Nederlands: Tienpotigen
norsk nynorsk: Tifotkreps
norsk: Tifotkreps
occitan: Decapoda
português: Decapoda
Scots: Decapoda
srpskohrvatski / српскохрватски: Deseteronošci
Simple English: Decapod
slovenčina: Desaťnožce
slovenščina: Deseteronožci
српски / srpski: Decapoda
Kiswahili: Kamba (gegereka)
Tagalog: Decapoda
lea faka-Tonga: Veʻehongofulu
українська: Десятиногі
اردو: دسپا
Tiếng Việt: Giáp xác mười chân
Winaray: Decapoda
中文: 十足目
Bân-lâm-gú: Cha̍p-kha-ba̍k
粵語: 十腳目