Dania-Germana Milito

Karte Deutsch-Dänischer Krieg Militärereignisse.png

La Dania-Germana Milito el 1864 estis konflikto inter Danio unuflanke kaj Aŭstrio kaj Prusio aliflanke. La milito estiĝis pro la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kies duko estis tiutempe la dana reĝo. La reĝo deklaris novan konstitucion per kiu Danio fakte aneksis Ŝlesvigon.

La Germana Federacio okupis Holstinion, dum Aŭstrio kaj Prusio plumilitis kontraŭ Danio kaj okupis Ŝlesvigon. Danio fine transdonis Holstinion kaj Ŝlesvigon al Aŭstrio kaj Prusio. Jen estiĝis kverelo inter Aŭstrio kaj Prusio kiu permanente regu la duklandojn. En 1865 ambaŭ potencoj aranĝis ke Prusio regu Ŝlesvigon, la pli nordan landon, kaj Aŭstrio Holstinion. Jam en 1866, post la Prusia-Aŭstria milito, Prusio aneksis ambaŭ duklandojn.

Other Languages
Bahasa Indonesia: Perang Schleswig Kedua
lietuvių: Danijos karas
Bahasa Melayu: Perang Schleswig Kedua
norsk nynorsk: Den dansk-tyske krigen
中文: 普丹战争