Cesare Beccaria

Cesare Beccaria

Cesare Beccaria, aŭ Cezaro Beccaria, (Milano, 15-a de marto 1738Milano, 28-a de novembro 1794) estis itala filozofo, verkisto, juristo kaj ekonomikisto, kiu naskiĝis el nobela familio en Milano, filo de Francisko kaj Maria el Visconti el Saliceto, studentis en Pavio kie magistriĝis en 1758. Edziĝis, malgraŭ opono de la patro, kun tiama deksesjara Tereza Blasco, el kiu li havis kvar gefiloj. Post apenaŭ 82 tagoj de vidveco edziĝis kun Anna de Grafoj Barnaba Barabò, kun kiu naskis filon, nome Giulio Beccaria.

Lia alproksimiĝo al klerismo okazis post la lego de Persaj Leteroj de Charles Montesquieu[1]. Li aliĝis al la rondo de la fratoj Pietro kaj Alessandro Verri kaj kontribuis krei la Accademia dei Pugni (Akademion de la Pugnoj), kunlaboris kun la revuo Il Caffè, temiganta laŭ siaj konceptoj pri edukado de la junularo celantajn encerbigi siajn vidpunktojn pri laŭleĝeco. Laŭ li, homo kulturdotita estus malpli altirita al la krimemo.

El la rondaj diskutoj kun la amikoj Verri al li sparkis la impulso verki libron kiu pelu al reformo avantaĝe de la homaro plej suferanta.[2]

Stimulite precipe de Alksandro Verri, protektanto de enkarcerigitoj, li ekinteresiĝis pri la situacio de la justeco. [3].

Other Languages