Cent-Tagoj

La Cent-Tagoj estas la periodo de la historio de Francio inter la reveno en Francion de la imperiestro Napoleono la 1-a, la 1-an de marto  1815, kaj la malfondo de la Komisiono Napoleono la 2-a, komisiita pri la plenuma povo post la dua abdiko de Napoleono la 1-a, la 7-an de julio  1815 [1].

De la 1-a ĝis la 20-a de marto 1815, okazas la rekonkero de la povo fare de Napoleono, post lia albordiĝo en la golfo Juan kaj lia marŝo ĝis Parizo. Tiu periodo estas kromnomita « la flugo de la aglo » de la historiografio favora al la imperiestro. De la 20-a de marto ĝis la 22-a de junio 1815, okazas la dua imperia regno de Napoleono la 1-a. En tiu periodo restariĝis la regado de la administracio kaj de la armeo fare de Napoleono, estis modifita la konstitucio per la aldona akto al la konstitucioj de la Imperio de 1815, kaj la milito redaŭris kontraŭ la aliancitoj kaj ĝi finiĝis per la franca malvenko en Waterloo ( Sepa Koalicio), kaj abdiko de la imperiestro. De la 22-a de junio ĝis la 7-a de julio 1815, la Komisiono Napoleono la 2-a, starigita post la abdiko, disponas je la plenuma povo dum du semajnoj, kaj lasas Ludovikon la 18-an resurtroniĝi, kiu estis rifuĝinta en Gand dum tiu periodo, post okupo de Parizo per la britaj kaj prusaj armeoj.

La reveno de la imperiestro

La kondamno al ekzilo

Napoleono forlasanta la insulon Elbo, la 26-an de februaro  1815.

En februaro kaj marto 1814, la imperiestro Napoleono defendis siajn posedaĵojn, kontraŭ la tuta koaliciiĝinta Eŭropo. La aliancitoj fine alvenis antaŭ Parizo kiam Napoleono volis haltigi ilin en Saint-Dizier. Sed li alvenis tro malfrue kaj devis retreti al Fontainebleau.

La 20-an de aprilo okazas la « Adiaŭoj de Fontainebleau ». Napoleono surŝipiĝis en Saint-Raphaël kaj, alvenis en Portoferraio la 3-an de majo, tie albordiĝis la 4-an. La saman tagon, Ludoviko la 18-a eniris Parizon.

La revena vojaĝo

La traktato de Fontainebleau ne estis obeita, la rento ne estis pagita kaj Napoleono eksciis ke, en la Viena kongreso, estis antaŭvidite ekzili lin en Acoroj aŭ al insulo Sankta-Heleno. Aliflanke, lia favorulo Cipriani, sendita en Aŭstrion fine de 1814, sciigis al li pri la perfido kaj malfideleco de lia edzino Marie-Louise. Por Napoleono, la deiro estas nepra.

Grenoble, tabulo sur la napoleona Vojo.

La 1-an de marto, la albordiĝo, antaŭvidita en Saint-Raphaël, okazis en Vallauris. Tio okazas en plena lumo, vidata de ĉiuj, antaŭ la mirigitaj doganistoj. Unua bivako okazis sur la bordo de la Golfo Juan.

La citadelo de Sisteron, kiu regas la gravan pasejon de rivero Durance. Oni vidas la vojon iritan de Napoleono.
La monumento, kiu memoriga spri la halto de Napoleono al Barraques (nun La Fare-en-Champsaur), piede de Saint-Bonnet.
La « herbejo de la renkontiĝo », en Laffrey (nuna stato)
La kungrupiĝo de la 5-a infanteria regimento al la imperiestro, la 7-an de marto 1815.

La reagoj al la reveno de la imperiestro

Other Languages
العربية: المئة يوم
беларуская: Сто дзён
български: Стоте дни
brezhoneg: Kant-Devezh
čeština: Sto dnů
English: Hundred Days
español: Cien Días
euskara: Ehun Egunak
français: Cent-Jours
עברית: מאה הימים
magyar: Száz nap
Հայերեն: Հարյուր օր
Bahasa Indonesia: Seratus Hari
italiano: Cento giorni
日本語: 百日天下
ქართული: ასი დღე
한국어: 백일천하
मराठी: शंभर दिवस
Bahasa Melayu: Seratus Hari
Napulitano: Ciento juorne
русский: Сто дней
srpskohrvatski / српскохрватски: Sto dana
Simple English: Hundred Days
slovenčina: Sto dní
Türkçe: Yüz Gün
українська: Сто днів
中文: 百日皇朝
粵語: 百日皇朝