Celurosaŭroj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Celurosaŭroj
Troveblo de fosilioj: Meza ĵurasio – malfrua kretaceo (krom birdoj)
Sinosaŭropterigo (Sinosauropteryx)
Sinosaŭropterigo (Sinosauropteryx)
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Reptilioj Sauropsida
Superordo:Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo:Saŭriskioj Saurischia
Subordo:Teropodoj Theropoda
Sub-grupoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

Celurosaŭroj (Coelurosauria) estas grupo de teropodaj dinosaŭroj inter kies diversaj membroj estas la tiranosaŭroideoj, la ornitomimosaŭroj, kaj la maniraptoroj.

Priskribo

Inter la tipaj trajtoj de celurosaŭroj estas sakro (serio de vertebroj ligitaj ĉe la kokso) pli longa ol ĉe aliaj dinosaŭroj, vosto rigidigita ĉefine, kurbiĝinta ulno, kaj tibio kutime pli longa ol la femuro. Fosiliaj atestaĵoj montras ke ĉiuj celurosaŭroj versajne portis plumojn. Prum kaj Brush asertis en artikolo de 2002 paper ke plumoj "originated in a lineage of coelurosaurian theropod dinosaurs including both Sinosauropteryx and birds [ venas de evolulinio de celurosaŭraj teropodaj dinosaŭroj inter kiuj estas sinosaŭropterigo kaj birdoj ]", kaj ke plumojn verŝajne ne havis la pli primitivaj teropodaj grupoj kiel "allosauroids, ceratosaurids, and coelophysids [ alosaŭroideoj, ceratosaŭredoj, kaj celofisedoj ]."[1] Sekve, plumohavado estas trajto de progresintaj teropodoj (t.e., celurosaŭroj) kaj verŝajne originis ĉe la plej primitivaj membroj de ĉi tiu grupo.

Aldone, oni trovis fosiliajn ŝpurojn de plumoj de almenaŭ unu specio en ĉiu celurosaŭra evolulinio. Oni scias ke plumojn havis membroj de la kompsognatedoj, tiranosaŭroideoj, oviraptorosaŭroj, terizinosaŭroj, alvazezosaŭredoj, dromeosaŭredoj, kaj troodontedoj. Ĉiuj konataj specimenoj en la familio de skansoriopterigedoj venas de plumhavaj fosilioj. Ĝis nun, la sola celurosaŭra grupo pri kiu oni ankoraŭ ne trovis rektajn atestaĵojn de plumoj estas la ornitomimosaŭroj.

La plimulto de la celurosaŭroj estis dupiedaj predantoj kaj en la grupo estis iuj el la plej grandaj (tiranosaŭro) kaj plej malgrandaj ( mikroraptoro, parvikursoro) karnovoraj dinosaŭroj ĝis nun malkovritaj. La modernaj birdoj klasiĝas de la plimulto de paleontologoj (sed ne de ĉiuj [2]) kiel nun ekzistanta grupo de celurosaŭroj (en la subgrupo de maniraptoroj).[3]

Other Languages
Afrikaans: Coelurosauria
català: Celurosaures
čeština: Coelurosauria
Deutsch: Coelurosauria
English: Coelurosauria
español: Coelurosauria
euskara: Coelurosauria
français: Coelurosauria
hrvatski: Celurosauri
italiano: Coelurosauria
Nederlands: Coelurosauria
ଓଡ଼ିଆ: Coelurosauria
polski: Celurozaury
português: Coelurosauria
русский: Целурозавры
srpskohrvatski / српскохрватски: Celurosauri
Simple English: Coelurosauria
slovenčina: Coelurosauria
Tagalog: Coelurosauria
українська: Целурозаври
Winaray: Coelurosauria
中文: 虛骨龍類