Cantigas de Santa Maria

Pajnflutaj ludantoj. Cantigas de Santa Maria, mezo de la 13a jarcento, Hispanio.

La Cantigas de Santa Maria ("Ĉantoj de Sankta Maria"; en galega [kanˈtiɣa̝s ðe̝ ˈsanta̝ maˈɾi.a̝], en portugala [kɐ̃ˈtiɣɐʒ ðɨ ˈsɐ̃tɐ mɐˈɾi.ɐ], estas 420 poeziaĵoj kun muzika notacio, verkitaj en mezepoka galega lingvo dum la reĝado de Alfonso la 10-a La Saĝulo (1221–1284) kaj ofte atribuitaj al li mem.

Ĝi estas unu el la plej grandaj kolektoj de unusonaj (soloaj) kantoj el la Mezepoko kaj estas karakterizata per la mencio de Virgulino Maria en ĉiu kanto, dum ĉiu deka kanto estas himno.

La Cantigas survivis en kvar manuskriptaj kodeksoj: el kiuj du ĉe El Escorial, unu ĉe la Nacia Biblioteko de Madrido, kaj unu en Florenco, Italio. La kodekso E el El Escorial estas ilustraciita per multkoloraj miniaturoj montranta parojn de muzikistoj ludantaj ampleksan varion de instrumentoj. La kodekso Códice Rico (T) el El Escorial kaj tiu de la Biblioteca Nazionale Centrale de Florenco (F) estas tre riĉa ilustraciita per rakontaj bildoj.