Buffalo Bill

Buffalo Bill
usona aventuremulo
usona aventuremulo
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de februaro 1846 (1846-02-26)
en Kantono Scott
Morto 10-an de januaro 1917 (1917-01-10) (70-jara)
en Denvero
Kaŭzo de morto rena malfunkcio
Tombo Lookout Mountain
Ŝtataneco Usono
Profesio aktoro, verkisto, stage actor, frontiersman
Familianoj
Edz(in)o Louisa Frederici
v   d  
Information icon.svg

Buffalo Bill (naskiĝinta la 26-a de februaro 1846 en Le Clair, Iowa, mortinta la 10-an de januaro 1917 en Denvero), propranome William Frederic Cody, estis usona aventuremulo kaj legenda staturo de Sovaĝa Okcidento. Li akiris sian famecon precipe al aventuremaj noveloj verkitaj de Edward Judson.

Jam en sia dekkvina jaro li aniĝis en servojn de Pony Express. Li transveturigis surĉevale poŝtajn frandaĵojn el orienta marbordo tra danĝeraj indianaj teritorioj. Kiam eksplodis Usona enlanda milito, li deĵoris en armeo de Unio kiel armea esploristo.

Post la milito en la jaro 1867 li lasis sin lui kiel provizanto kaj por 500 dolaroj pomonate li liveris viandon por laboristoj laborantaj en konstruejo de kansasa pacifika fervojo. Danke al tiu ĉi laboro li akiris sian kromnomon kaj li fariĝis unu el simboloj de buĉado de bizonoj. [1] Laŭ kelkaj fontoj li pafmortigis da ili dum ses monatoj 4280 pecoj.

En la jaro 1869 Edward Judson, nomata "Butline", elektis lin kiel unu el simboloj de Sovaĝa Okcidento kaj li verkis pli ol 200 romanoj kun Buffalo Bill en titola rolo (la t.n. bufalobilaj romanoj). Krom tio Buffalo Bill fariĝis ankaŭ heroo de kelkaj teatraj ludoj.

Buffalo Bill ankoraŭ mallongtempe laboris kiel ŝerifo kaj rajdisto de Wild West Show antaŭ ol li por daŭre enkankris kiel direktoro de granda rajdista amuzo. Li traveturis kun tiu ĉi amuzo la tutan Usonon kaj pli poste ankaŭ Eŭropon. Danke al tiu ĉi amuzo ankoraŭ pli multe disvastiĝis lia fameco kaj li, ankoraŭ vivante, fariĝis legendo. En pli posta aĝo li jam ne plu kapablis distingi, kio estas en lia vivo fakto kaj kio elpensitaĵo. Tial estas bezone al liaj propraj biografioj alpaŝi kun rezervo.

Buffalo Bill mortis pro rena malsano, ĉagreniĝinta pro tio, ke la mondo de Sovaĝa Okcidento malaperis en nerevenejon.

  • notoj

Notoj

  1. William «Búfalo Bill» Cody (1907). Alirita 2013-06-02.
Other Languages
Afrikaans: Buffalo Bill
aragonés: Buffalo Bill
العربية: بوفالو بيل
asturianu: Buffalo Bill
български: Бъфало Бил
bosanski: Buffalo Bill
català: Buffalo Bill
čeština: Buffalo Bill
Cymraeg: Buffalo Bill
Deutsch: Buffalo Bill
English: Buffalo Bill
español: Buffalo Bill
euskara: Buffalo Bill
français: Buffalo Bill
galego: Buffalo Bill
עברית: באפלו ביל
hrvatski: Buffalo Bill
magyar: Buffalo Bill
italiano: Buffalo Bill
ქართული: ბუფალო ბილი
한국어: 버펄로 빌
Lëtzebuergesch: Buffalo Bill
latviešu: Bizonu Bils
Nederlands: Buffalo Bill
polski: Buffalo Bill
português: Buffalo Bill
русский: Буффало Билл
Simple English: Buffalo Bill
slovenčina: Buffalo Bill
slovenščina: Buffalo Bill
српски / srpski: Буфало Бил
svenska: Buffalo Bill
Türkçe: Buffalo Bill
中文: 水牛比爾