Brita Somalio

Situo de Brita Somalio
Flago de Brita Somalio
Blazono de Brita Somalio

Brita Somalio, Brita SomallandoBrita Somalilando estis brita protektorato en la norda parto de la Korno de Afriko. La protektorato enhavis plej parton de kio oni identigas kiel Maĥiro, Puntlando, kaj Somalilando. Dum plej parto de sia ekzisto, Brita Somalio estis bordita de Franca Somalilando, Etiopio, kaj Italia Somalio. El 1940 al 1941, Brita Somalio estis okupita de italoj kaj formis parton de Italia Orientafriko.

Brita Somalio okupis areon kiu estos poste la norda parto de Somalia Respubliko kaj kio nuntempe estas la neagnoskata Respubliko de Somalilando.

Egiptanoj foriras kaj britoj eniras

Egiptio hegemoniis en la areo en la 1870-aj jaroj, sed retiriĝis en 1884. Tiu sama jaro Britio starigis sian protektoraton. La britoj militdefendis la protektoraton el Adeno kaj administris ĝin el Brita Hindio. Administrado el Hindio finis en 1898. Brita Somalio estis tiam administrita de la Komunuma Oficejo ĝis 1905 kaj poste de la Kolonia Oficejo.

Ĝenerale, la britoj ne havis multan intereson en sia somalia protektorato kiu estis nomita "Adena viandejo" el kie oni havigis viandon por la Britindia outpost de la Adeno.

Other Languages