Bosko de Boulogne

La "supra lago" (lac supérieur) en la bosko de Boulogne.

La bosko de Boulogne (franclingve bois de Boulogne) estas parko lokita en Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo.

La bosko kovras vastan areon (proksimume 846 hektaroj) okcidente de Parizo, kaj konsistigas unu el la plej gravajn "pulmojn" de la ĉefurbo. Ĝi estas multe pli granda ol la Central Park de Novjorko aŭ ol Hyde Park en Londono. Antaŭ homa aranĝo, anstataŭ la bosko ekzistis la forsto de Rouvray.

Kore de la bosko, oni povas viziti la parkon de Bagatelle, sed ankaŭ menaĝerion aŭ vintroĝardenojn. Sed la bosko de Boulogne estas ankaŭ famkonata pro la nokta ĉeesto de prostituitinoj.

La Ĝardeno de alklimatiĝo (france: Jardin d'acclimatation [ʒaʁdɛ̃ daklimatasjɔ̃]) estas 20 hektarojn vasta amuzparko por infanoj kun bestoĝardeno, kaj aliaj allogaĵoj lokita en la norda parto de la Bosko de Boulogne.

Other Languages
العربية: غابة بولونيا
azərbaycanca: Bulon meşəsi
беларуская: Булонскі лес
беларуская (тарашкевіца)‎: Булёнскі лес
български: Булонски лес
français: Bois de Boulogne
עברית: יער בולון
hrvatski: Bulonjska šuma
ქართული: ბულონის ტყე
한국어: 불로뉴 숲
македонски: Булоњска шума
Nederlands: Bois de Boulogne
português: Bois de Boulogne
srpskohrvatski / српскохрватски: Bulonjska šuma
Simple English: Bois de Boulogne
slovenčina: Bois de Boulogne
српски / srpski: Булоњска шума
українська: Булонський Ліс
Tiếng Việt: Rừng Boulogne