Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj

Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo " Sunda Lando".

La ekoregiono subtenas proksimume 10 000 da planto specioj, 380 da birdospecioj kaj plurajn mamulospecojn. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj malpligrandiĝas kaŭze de senarbarigo kaj transformado al komerca uzo.

Situo kaj priskribo

La Monda Natur-Fonduso subdividis Borneon en sep ekoregionojn : kvin areojn de malaltaĵa arbaro, la centraj borneaj montaraj pluvarbaroj kaj la altmontaraj herbejoj de Kinabalu. La malaltaĵoj estas diferencigitaj klimate (ĉar la orienta flanko de la insulo estas pli seka) aŭ apartigitaj de la grandaj riveroj, Kapuas kaj Barito kiuj malhelpas mamulojn kaj reptiliojn de facile disvastiĝi tra la tuta insulo. La malaltaĵaj ekoregionoj estas: la grandaj areoj de torfejaj marĉarbaroj, kerangas-arbaroj, sensalakvaj marĉarbaroj de la sudo de la insulo, kaj mangrovoj ĉe la marbordo. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj priskribitaj en tiu artikolo konsistas el ĉiuj malaltaĵaj arbaroj kiuj ne klare apartenas al unu el tiuj antaŭaj kategorioj. La ekoregiono kovras proksimume 427 607 kvadratajn kilometrojn. Partoj troviĝas en ĉiuj politikaj teritorioj de la insulo: Kalimantano ( Indonezio), Saravako kaj Sabaho ( Malajzio) kaj Brunejo.

Malaltaĵa Borneo havas stabilan klimaton, kun ĉiumonata pluvokvanto super 200 mm tra la jaro kaj temperaturointervalo de malpli ol 10° C.