Boris Jelcin

Boris Jelcin
Statuo de Boris Jelcin en Kirgizio.

Boris Nikolajeviĉ JELCIN (Борис Николаевич Ельцин, naskiĝis la 1-an de februaro 1931, mortis la 23-an de aprilo 2007) estis soveta/rusia politikisto. Li estis la unua prezidento de Rusia Federacio post disfalo de Sovetunio: unue elektiĝis en 1991, due — en 1996. Fine de la jaro 1999, antaŭ la fino de sia oficperiodo sur la prezidenta posteno, Jelcin propravole eksiĝis; tiama ĉefministro Vladimir Putin ekplenumis prezidentajn devojn kaj en 2000 gajnis prezidentelektojn.

Partia kaj politika vivo

Patro de Jelcin venis el kulaka familio, kiu en la 1930-aj jaroj estis politika kaptito en Gulago. La patro poste laboris kiel konstrulaboristo. Patrino de Jelcin laboris kiel kudristino. Jelcin studis kaj laboris en Uralo (Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg) kaj tie komencis ankaŭ partian laboron. En la jaroj 1978-89 Jelcin estis deputito de la Supera Soveto (parlamento) de Sovetunio.

Ekde 1985 Jelcin eklaboris en Moskvo, tie li gvidis Urban Komitaton de KPSU. Dum sia laboro kiel la unua sekretario de la Moskva Urba Komitato Jelcin iĝis populara pro multaj agoj, kiuj proksimigis lin al simpla popolo: li persone kontrolis laboron de publika transportado veturante en busoj, vizitadis senaverte vendejojn, eksigis kelkajn altrangulojn. De tiu posteno li propravole foriris en 1987 post akraj konfliktoj kun partiaj kolegoj. La 29-an de majo 1989 Jelcin estis elektita Prezidanto de la Supera Soveto de Rusio (tiam nomata Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, RSFSR). En aŭgusto de 1991 li ĉefrolis en movado kontraŭ antidemokratia puĉo.

La 12-an de junio 1991 li estis elektita prezidento de RSFSR, ricevinte 57,3% da voĉdonoj. Tiu tago poste iĝis festata en la lando kiel Tago de Sendependiĝo (subkomprenatas sendependiĝo de RSFSR, nuna Rusio, disde Sovetunio).

En decembro de 1991, kune kun la gvidantoj de Belorusio kaj Ukrainio, subskribis dokumentojn pri fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉeso de ekzisto de Sovetunio.

La 25-an de decembro 1991 je 19:38 la sovetunia prezidento Miĥail Gorbaĉov post televida anonco pri sia eksiĝo transdonis " nuklean tekon" al la prezidento de Rusio Jelcin, post kio la flago super Kremlo estis ŝanĝita de la soveta al la rusia trikolora. Koncentriĝo de atento al la ĉefurbaj potencoj kaŭzis perdon de ekvilibro en regionoj: komence de 1990-aj ekflamis etnaj konfliktoj en Norda Kaŭkazio, okazis interetnaj kaj aliaj konfrontoj en aliaj regionoj, draste altiĝis krimo.

De 1992 Jelcin efektivigis ekonomiajn kaj politikajn reformojn en Rusio, likvidis Superan Soveton de Rusia Federacio kaj tutan sistemon de sovetoj, iniciatis prilaboron de nova konstitucio de Rusia Federacio.

Ekonomiaj reformoj ("liberigo de prezoj") estis ŝokaj por la lando, milionoj da civitanoj perdis sian monon, longe akumulatan dum sovetia epoko. Troa inflacio daŭris du jarojn (1992, 1993), kio kutimigis rusianojn teni siajn ŝparaĵojn en alilandaj valutoj (plej ofte usonaj dolaroj). Privatigo de propraĵoj ebligis aperon de t. n. oligarĥio: grupo de ekstreme riĉaj potenculoj, kiuj fakte ekregis la landon en la dua duono de la 1990-aj.

Other Languages
Afrikaans: Boris Jeltsin
aragonés: Boris Yeltsin
العربية: بوريس يلتسن
asturianu: Borís Yeltsin
Aymar aru: Boris Yeltsin
azərbaycanca: Boris Yeltsin
žemaitėška: Borisos Jelcins
Bikol Central: Boris Yeltsin
беларуская (тарашкевіца)‎: Барыс Ельцын
български: Борис Елцин
brezhoneg: Boris Yeltsin
bosanski: Boris Jeljcin
čeština: Boris Jelcin
Cymraeg: Boris Yeltsin
English: Boris Yeltsin
español: Borís Yeltsin
euskara: Boris Jeltsin
français: Boris Eltsine
Gaeilge: Boris Yeltsin
galego: Boris Eltsin
客家語/Hak-kâ-ngî: Boris Yeltsin
hrvatski: Boris Jeljcin
Հայերեն: Բորիս Ելցին
Bahasa Indonesia: Boris Yeltsin
íslenska: Boris Jeltsín
Basa Jawa: Boris Yeltsin
ქართული: ბორის ელცინი
한국어: 보리스 옐친
lietuvių: Borisas Jelcinas
latviešu: Boriss Jeļcins
Malagasy: Boris Yeltsin
Baso Minangkabau: Boris Yeltsin
македонски: Борис Елцин
Bahasa Melayu: Boris Yeltsin
مازِرونی: بوریس یلتسین
नेपाल भाषा: बोरिस येल्सिन
Nederlands: Boris Jeltsin
norsk nynorsk: Boris Jeltsin
polski: Borys Jelcyn
پنجابی: بورس یلسن
português: Boris Iéltsin
Runa Simi: Boris Yeltsin
română: Boris Elțîn
sicilianu: Boris Eltsin
davvisámegiella: Boris Jeltsin
srpskohrvatski / српскохрватски: Boris Jeljcin
Simple English: Boris Yeltsin
slovenščina: Boris Jelcin
српски / srpski: Борис Јељцин
svenska: Boris Jeltsin
Kiswahili: Boris Yeltsin
ślůnski: Boris Jelcin
Türkçe: Boris Yeltsin
татарча/tatarça: Борис Ельцин
oʻzbekcha/ўзбекча: Boris Yeltsin
vepsän kel’: Jel'cin Boris
Winaray: Boris Yeltsin
მარგალური: ბორის ელცინი
Yorùbá: Boris Yeltsin
Bân-lâm-gú: Boris Yeltsin
粵語: 葉利欽