Birdoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Birdoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio – ĉi-epoke
Granda paruo
Birdodiverseco
Birdodiverseco
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj
Superklaso: Tetrapodoj Tetrapoda
Klaso: Birdoj Aves
Linnaeus, 1758
Multaj; vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg
Formortintaj birdoj: Dinornito atakata de Aglo de Haast

Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 ĝis 10 mil vivantaj specioj; je tio ĝi estas la plej multnombra (laŭ specioj) klaso inter tetrapodaj vertebruloj. La preciza nombro de specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La scienco, kiu pristudas birdojn, estas nomata ornitologio.

La birdoj loĝas en ĉiuj teraj biomoj kaj ankaŭ en ĉiuj oceanoj. La birdaj kutimaroj estas diversaj kaj elstaraj kiel pro la reproduktado, manĝomaniero, idomanĝigado, migradoj, nestokonstruo kaj tendenco al asociigo laŭ birdaroj.

La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, endotermikon (varman sangon), kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.

Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto, 2,75 m) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj — eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro, 5 cm). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.

Multaj birdoj estas bredataj de homoj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj. Ofte tio gravas laŭ ekonomia vidpunkto; foje laŭ ekologia vidpunkto kiam oni protektas endanĝerigitajn speciojn. Multaj specioj estas ekonomie gravaj, ĉefe kiel manĝofonto akirita pere de ĉasado aŭ bredado. Kelkaj specioj, ĉefe kantobirdoj kaj papagoj, estas popularaj kiel hejmbestoj. Aliaj uzoj estas kolektado de guano (fekaĵoj) por ties uzado kiel sterko. Birdoj elstaras ĉe ĉiuj aspektoj de homa kulturo el religio al poezio aŭ populara muziko. Ĉirkaŭ 120–130 specioj iĝis formortintaj kiel rezulto de homa agado el la 17a jarcento, kaj pliaj centoj antaŭ tio. Nune ĉirkaŭ 1,200 birdospecioj estas minacataj per formorto pro homa agado, kvankam oni klopodas protekti ilin aŭ ties vivmedion.

Modernaj birdoj estas karakterizitaj per plumoj, beko sen dentoj, demetado de ovoj kun firma ŝelo, alta indico de metabolismo, koro kun kvar kavoj, kaj malpeza sed forta skeleto. Ĉiuj vivantaj specioj de birdoj havas flugilojn — la nun formortinta nefluginta Dinornito de Nov-Zelando estis la ununura escepto. Flugiloj estas evoluitaj antaŭaj membroj, kaj plej multaj birdospecioj povas flugi, kun kelkaj esceptoj, kiaj strutoformaj, pingvenoj, kaj multaj diversaj endemiaj insulaj specioj. Birdoj havas ankaŭ unikajn digestan kaj spiran sistemojn kiuj estas tre bone adaptataj al flugo. Kelkaj birdoj, ĉefe korvedoj kaj papagoj, estas inter la plej inteligentaj animalaj specioj; multaj birdospecioj estis observataj dum fabrikado aŭ uzado de iloj, kaj multaj sociaj specioj montras kulturan transdonon de konoj tra generacioj.

Multaj specioj entreprenas longdistancajn ĉiujarajn migradojn, kaj multaj pliaj plenumas pli mallongajn neregulajn movojn. Birdoj estas ĝenerale sociemaj; ili komunikiĝas uzante vidajn signalojn kaj pere de alvokoj kaj birdkantoj, kaj partoprenas en socia kutimaro, kiel kooperativa reproduktado kaj ĉasado, arigado, kaj ĉikanado kontraŭ predantoj. La plejmulto de la birdospecioj estas socie monogamaj, kutime por unu reprodukta sezono ĉiufoje, foje dum jaroj, sed malofte dum vivo. Aliaj specioj havas poliginiajn ("multaj inoj") aŭ, pli malofte, poliandriajn ("multaj virbestoj") reproduktajn sistemojn. La ino plej ofte demetas la ovojn en nesto kaj ili estas kovataj de la gepatroj. Plej multaj birdoj havas etenditan periodon de gepatra prizorgo de la idoj.

Distribuado

La teritorio de la Hejmpasero etendiĝis ampleksege pro homa agado. [1]

Birdoj loĝas kaj reproduktiĝas en plejparto da teraj habitatoj kaj en ĉiuj el la sep kontinentoj, ĝis pleja sudo ĉe la reproduktaj kolonioj de la Pagodromo ĝis 440 km interne de Antarkto. [2] La plej granda birdo diverseco okazas en tropikaj regionoj. Iam oni supozis, ke tiu granda diverseco estas rezulto de pli altaj indicoj de speciigo en la tropikoj, tamen ĵusaj studoj trovis pli altajn indicojn de speciigo en altaj latitudoj kies tialoj estas pli grandaj indicoj de formorto ol ĉe la tropikoj. [3] Kelkaj familioj de birdoj adaptigis al vio kaj sur la mondaj oceanoj kaj eĉ en ili, kaj kelkaj specioj de marbirdoj venas surteren nur por reproduktiĝi [4] kaj kelkaj pingvenoj estis registritaj merĝe ĝis 300 m. [5]

Multaj birdospecioj establis reproduktajn populaciojn en areoj kien ili estis enmetitaj de homoj. Kelkaj el tiuj enmetoj okazis laŭvole; la Komuna fazano, ekzemple, estis enmetita tutmonde kiel casbirdo. [6] Aliaj enmetoj estis neintencaj, kiaj la natura setliĝo de la Monaĥa psitako en kelkaj nordamerikaj urboj post ties fuĝo el kaptiveco. [7] Kelkaj specioj, kiaj la Bovardeo, [8] Ĉimaĉimo [9] kaj la Rozbrusta kakatuo, [10] etendiĝis nature for el ties originaj teritorioj dum agrikulturaj praktikoj kreis taŭgajn novajn habitatojn.

Other Languages
Acèh: Cicém
адыгабзэ: Бзыу
Afrikaans: Voël
Alemannisch: Vögel
አማርኛ: ወፍ
aragonés: Aves
Ænglisc: Fugol
العربية: طائر
ܐܪܡܝܐ: ܛܝܪܐ
مصرى: طير
অসমীয়া: চৰাই
asturianu: Páxaru
авар: ХӀинчӀ
Aymar aru: Jamach'i
azərbaycanca: Quşlar
تۆرکجه: قوش
башҡортса: Ҡоштар
Boarisch: Vegl
žemaitėška: Paukštē
Bikol Central: Gamgam
беларуская: Птушкі
беларуская (тарашкевіца)‎: Птушкі
български: Птици
भोजपुरी: चिरई
Bislama: Pijin
Bahasa Banjar: Burung
বাংলা: পাখি
བོད་ཡིག: བྱ།
brezhoneg: Evn
bosanski: Ptice
буряад: Шубуун
català: Ocells
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Cēu
нохчийн: Олхазарш
Cebuano: Langgam
Tsetsêhestâhese: Ve'kese
کوردی: مەل
čeština: Ptáci
kaszëbsczi: Ptôchë
Cymraeg: Aderyn
dansk: Fugle
Deutsch: Vögel
Zazaki: Mıriçıki
dolnoserbski: Ptaški
Ελληνικά: Πτηνά
English: Bird
español: Aves
eesti: Linnud
euskara: Hegazti
فارسی: پرنده
suomi: Linnut
Võro: Tsirk
Na Vosa Vakaviti: Manumanu vuka
føroyskt: Fuglur
français: Oiseau
arpetan: Usél
Nordfriisk: Fögler
Frysk: Fûgels
Gaeilge: Éan
贛語: 雀仔
Gàidhlig: Eun
galego: Aves
Avañe'ẽ: Guyra
ગુજરાતી: પક્ષી
Gaelg: Ushag
Hausa: Tsuntsu
客家語/Hak-kâ-ngî: Tiâu
עברית: עופות
हिन्दी: पक्षी
Fiji Hindi: Chirriya
hrvatski: Ptice
hornjoserbsce: Ptaki
Kreyòl ayisyen: Zwazo
magyar: Madarak
Հայերեն: Թռչուններ
interlingua: Aves
Bahasa Indonesia: Burung
Ilokano: Billit
Ido: Ucelo
íslenska: Fugl
italiano: Aves
日本語: 鳥類
Patois: Bod
la .lojban.: lo cipni
Basa Jawa: Manuk
ქართული: ფრინველები
Адыгэбзэ: Къуалэбзухэр
Kabɩyɛ: Sumaɣ
қазақша: Құстар
ಕನ್ನಡ: ಪಕ್ಷಿ
한국어:
Перем Коми: Кайез
Kurdî: Balinde
kernowek: Edhen
Кыргызча: Канаттуулар
Latina: Aves
Ladino: Pasharos
Lëtzebuergesch: Vullen
лакку: Лелуххи
лезги: НуькI
Limburgs: Veugel
Ligure: Aves
lingála: Ndɛkɛ
lietuvių: Paukščiai
latgaļu: Putni
latviešu: Putni
мокшень: Нармонь
Malagasy: Vorona
олык марий: Кайык
Baso Minangkabau: Buruang
македонски: Птици
മലയാളം: പക്ഷി
монгол: Шувуу
मराठी: पक्षी
кырык мары: Кек
Bahasa Melayu: Burung
Malti: Għasfur
မြန်မာဘာသာ: ငှက်
эрзянь: Нармунть
Nāhuatl: Tototl
Napulitano: Auciello
Plattdüütsch: Vagels
Nedersaksies: Voegel
नेपाली: चरा
नेपाल भाषा: झंगः
Nederlands: Vogels
norsk nynorsk: Fuglar
norsk: Fugler
Nouormand: Ouaîsé
Diné bizaad: Tsídii
occitan: Ausèl
ଓଡ଼ିଆ: ପକ୍ଷୀ
Ирон: Мæргътæ
ਪੰਜਾਬੀ: ਪੰਛੀ
Kapampangan: Ayup
Picard: Oizo
Deitsch: Voggel
polski: Ptaki
پنجابی: پنچھی
پښتو: مرغه
português: Aves
Runa Simi: Pisqu
rumantsch: Utschels
română: Pasăre
armãneashti: Puľiu
русский: Птицы
русиньскый: Птахы
संस्कृतम्: पक्षिणः
саха тыла: Көтөрдөр
sardu: Aves
sicilianu: Aceddu
Scots: Bird
سنڌي: پکي
srpskohrvatski / српскохрватски: Ptica
සිංහල: කුරුල්ලෝ
Simple English: Bird
slovenčina: Vtáky
slovenščina: Ptiči
chiShona: Shiri
Soomaaliga: Shimbir
shqip: Zogjtë
српски / srpski: Птице
SiSwati: Tinyoni
Seeltersk: Fuugele
Basa Sunda: Manuk
svenska: Fåglar
Kiswahili: Ndege (mnyama)
ślůnski: Ptoki
தமிழ்: பறவை
ತುಳು: ಪಕ್ಕಿ
తెలుగు: పక్షి
тоҷикӣ: Паранда
Tagalog: Ibon
Türkçe: Kuş
татарча/tatarça: Кошлар
chiTumbuka: Viyuni
удмурт: Тылобурдо
українська: Птахи
اردو: پرندہ
oʻzbekcha/ўзбекча: Qushlar
vèneto: Oxei
vepsän kel’: Lindud
Tiếng Việt: Chim
West-Vlams: Veugel
walon: Oujhea
Winaray: Tamsi
хальмг: Шовуд
isiXhosa: Yentaka
მარგალური: მაფურინჯეეფი
ייִדיש: פויגל
Yorùbá: Ẹyẹ
Vahcuengh: Duzroeg
Zeêuws: Veugels
中文:
Bân-lâm-gú: Chiáu
粵語: