Bildliteraturo

La skizado de komikso.
paĝo de Little Nemo in Slumberland de Winsor McCay.

Bildliteraturokomikso[1][2] estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).

Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ tempo. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj mem kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto).

Ĝi estas unu el la plej novaj artospecoj, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bild-ornamitajn Egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas ankaŭ al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en Usonaj gazetoj de la 19-a jarcento, kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj politikaj satirdesegnoj, tre rilataj al la politika uzado de karikaturoj laŭlonge jam de la tuta 19-a jarcento, en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ĉefe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la Tapiŝo de Bayeux aŭ la Epinal-bildoj .

Historio de Bildliteraturo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Bildliteraturo.

La eŭropaj, usonaj kaj japanaj bildliteraturaj tradicioj sekvis diferencajn vojojn. Eŭropanoj komencis sian tradicion ĉe la svisa Rodolphe Töpffer kaj liaj bildostrioj de la 1830-aj jaroj, dum usonanoj vidis la originon de sia tradicio en la bildostrioj de Richard F. Outcault de la 1890-aj jaroj nome The Yellow Kid (flavulo), kvankam multaj usonanoj agnoskas la antaŭaĵon de Töpffer. Japana bildliteraturo havis longan prahistorion de satiraj bildostrioj konduke al la epoko de la Dua Mondmilito. Mangao, la japana termino por bildliteraturo kaj bildostrio, estis la unua popularigita de la artisto Hokusai komence de la 19-a jarcento. Postmilite la moderna japana bildliteraturo ekfloris, kiam Osamu Tezuka produktis fekundan laboron. Ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento, tiuj tri tradicioj konverĝis en tendenco al librolongaj bildostrioj: nome comics en Eŭropo, tankōbon en japana tradukebla kiel "sendepende aperinta libro" en Japanio, kaj graphic novel (grafika novelo) en la angla-parolantaj landoj.

For el tiuj rektaj genealogioj, teoriistoj kaj historiistoj de bildliteraturaj artoj vidis antaŭaĵojn de bildliteraturo ĉe la murpentraĵoj de la Groto Lascaux en Francio (kelkaj el kiuj aperas kiel kronologiaj sekvencoj de bildoj), ĉe egiptaj hieroglifoj, ĉe la Trajana Kolono en Romo, ĉe la Normana Tapiŝo de Bayeux de la 11-a jarcento, ĉe la lignaĵo de la jaro 1370 nome bois Protat, la latina de la 15-a jarcento Ars moriendi kaj la blokolibroj, la verko de Mikelanĝelo nome La Fina Juĝo ĉe la Siksta Kapelo, kaj la sekvencaj gravuraĵoj de William Hogarth en la 17-a jarcento, inter aliaj.

la plena tapiŝo de Bayeux
Teppich von Bayeux.jpg
la plena tapiŝo de Bayeux

Anglalingva bildliteraturo

Ilustritaj humuraj gazetoj estis popularaj jam en Britio en la 19-a jarcento el kiuj la plej frua estis la mallongdaŭra The Glasgow Looking Glass en 1825. La plej populara estis Punch,[3] kiu polularigis la terminon cartoon por siaj humuraj karikaturoj.[4] Foje tiuj cartoons en tiuj gazetoj aperis laŭ sekvencoj;[5] la rolulo Ally Sloper aperis en la plej frua seriigita bildostrio kiam la rolulo ekaperis en sia propra ĉiusemajna gazeto en 1884.[6]

Usonaj komiksoj disvolviĝis el gazetoj kiaj Puck, Judge, and Life. La sukceso de ilustritaj humuraj suplementoj en New York World kaj poste en New York American, partikulare The Yellow Kid de Outcault, kondukis al disvolvigo de gazetaj bildostrioj. Tuj la dimanĉaj strioj iĝis tutpaĝaj[7] kaj ofte koloraj. Inter 1896 kaj 1901 bildliteraturistoj eksperimentis per sekvenceco, movo, kaj parolvezikoj.[8]

Mutt and Jeff de Bud Fisher (1907–1982) estis la unua sukcesa ĉiutaga bildostrio (1907).
Mr. A. Mutt Starts in to Play the Races 1907.jpg
Mutt and Jeff de Bud Fisher (1907–1982) estis la unua sukcesa ĉiutaga bildostrio (1907).

Pli mallongaj, blanknigraj ĉiutagaj bildostrioj ekaperis tuj en la 20a jarcento, kaj iĝis firmaj en gazetoj post la sukceso en 1907 de Mutt and Jeff de Bud Fisher.[9] En Britio, la Amalgamated Press establis popularan stilon de sekvenco de bildoj kun teksto inter ili, kiel ĉe Illustrated Chips kaj Comic Cuts.[10] Humuraj strioj hegemoniis dekomence, kaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj iĝis popularaj ankaŭ strioj kun kontinuaj historioj en ĝenroj kiaj aventuro kaj dramo. [11]

Maldikaj gazetetoj nomitaj komiksaj libroj aŭ rekte komiksoj aperis en la 1930aj jaroj, dekomnce kiel represitaj gazetaj bildostrioj; kaj ĉirkaŭ la fino de la jardeko, originala enhavo ekdominis.[12] La sukceso en 1938 de Action Comics kaj ties ĉefa heroo Superman markis la komencon de la Ora Epoko de Komiksoj, en kiu la superheroa ĝenro estis hegemonia.[13] En Granda Britio kaj la Komunumo, Dandy (1937) kaj Beano (1938) de DC Thomson iĝis sukcesaj humur-bazitaj titoloj, kun kombinita cirkulado de ĉirkaŭ 2 milionoj da ekzempleroj ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj. Ties roluloj, kiel "Dennis the Menace", "Desperate Dan" kaj "The Bash Street Kids" estis legitaj de generacioj de Britaj knaboj.[14] Tiuj komiksoj origine eksperimentis per superherooj kaj agadhistorioj antaŭ setliĝi sur humuraj stripoj montrantaj mikson de stiloj de Amalgamated Press kaj de Uonsaj komiksoj.[15]

Superherooj estis esencaj en usonaj komiksaj libroj (Wonderworld Comics No. 3, 1939; kovrilpaĝo: The Flame de Will Eisner).

La populareco de la superheroaj komiksaj libroj malpliiĝis post la Dua Mondmilito,[16] dum la vendado de la komiksaj libroj plue pliiĝis dum aliaj genroj same pliiĝis, kiel la amaferaj, la vakeraj, la krimromanaj, la hororaj, kaj la humuraj.[17] Post vendopinto en la komenceo de la 1950-aj jaroj, la enhavo de komiksaj libroj (ĉefe de krimo kaj hororo) estis submeita al pritaksado fare de gepatraj grupoj kaj de registaraj agentejoj, kio pintis en Senataj aŭdiencoj kiuj kondukis al la establado de memcenzura korpuso nome Comics Code Authority.[18] Tiu Kodo estis akuzita je malrapidigo de la kresko de usonaj komiksoj kaj de la pluteno de ĝia malalta statuso en la usona socio por multo de la cetero de la jarcento.[19] Superherooj re-establiĝis kiel la plej elstara komikslibra ĝenro ĉirkaŭ la komenco de la 1960-aj jaroj.[20] Kontraŭkulturaj komiksoj defiis la Kodon kaj la legantojn per por plenkreskuloj, kontraŭkultura enhavo fine de la 1960-aj jaroj kaj komenco de la 1970-aj jaroj.[21] La Kontraŭkulturo naskis la movadon de la alternativa komikso en la 1980-aj jaroj kaj ties maturan, ofte eksperimentan enhavon en ĝenroj ne de superherooj.[22]

Bildliteraturo en Usono ĝuis malaltan reputacion enradikiĝinta en homamasa kulturo; dum kulturaj elitoj foje vidis la popolan kulturon kiel minacanta kulturon kaj socion. En la lasta duono de la 20a jarcento, popola kulturo ricevis pli grandan akcepton, kaj la limoj inter alta kaj malalta kulturoj eksvagiĝis. Komikso tamen plue estas desdegnata, ĉar tiu medio estas vidita kiel simpla distro por infanoj kaj malkleruloj.[23]

La grafika novelo —nome librolonga komikso— ekakiris atenton post Will Eisner popularigis la terminon per sia libro A Contract with God (1978).[24] Tiu termino iĝis amplekse konata al la publiko post la komerca sukceso de Maus, Watchmen, kaj The Dark Knight Returns en la mezo de la 1980-aj jaroj.[25] En la 21a jarcento la grafikaj noveloj establiĝis en ĉefaj librovendejoj[26] kaj bibliotekoj[27] kaj la retkomiksoj iĝis pli oftaj.[28]

Franc-Belga kaj Eŭropa bildliteraturo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franc-Belga bildliteraturo.

La franclingva sviso Rodolphe Töpffer produktis bildostriojn jam ekde 1827,[29] kaj publikigis teoriojn malantaŭ la formo.[30] Kartunoj aperis amplekse en ĵurnaloj kaj gazetoj el la 19a jarcento.[31] La sukceso de Zig et Puce en 1925 popularigis la uzadon de parolvezikoj en Eŭropa bildliteraturo, post kio Franc-Belga bildliteraturo ekhegemoniis.[32] Tinĉjo, per sia tipa stilo de klara linio,[33] estis unuafoje seriigita en ĵurnalaj komiksaj suplementoj komence en 1929,[34] kaj iĝis la ikono de la Franc-Belga bildliteraturo.[35]

A man drawing a cartoon character on a large vertical drawing board
Franca bildliteraturisto Albert Uderzo desegnas la rolulon Asteriks.

Post la sukceso de Le Journal de Mickey (1934–44),[36] engaĝiĝintaj komiksaj gazetoj[37] kaj tut-koloraj komiksaj albumoj iĝis la unuaranga produkto de bildliteraturo en la mezo de la 20a jarcento.[38] Dume en Usono, tiam komiksoj estis rigardataj kiel porinfana oridukito kaj minaco al kulturo kaj klereco; komentistoj asertis ke "neniu eltenas la plej malgrandan seriozan analizon",[39] kaj ke komiksoj estas "la sabotado de ĉia arto kaj de ĉia literaturo".[40]

En la 1960-aj jaroj, la termino bandes dessinées ("bildostrioj") ekestis amplekse uzata en franca lingvo por aludi al tiu komunikilo.[41] Kartunistoj ekkreis komiksojn por matura publiko,[42] kaj oni stampis la terminon "Naŭa Arto", en franca neuvième art, dum bildostrioj ekallogis kaj publikon kaj akademian atenton kiel serioza kaj konsiderinda artoformo.[43] Grupo en kiu estis René Goscinny kaj Albert Uderzo fondis la gazeton Pilote en 1959 por doni al tiuj artistoj pli grandan liberecon por ilia verkaro. La aventuroj de Asteriks de Goscinny kaj Uderzo aperis en ĝi[44] kaj iĝis la plej multe vendita komiksa serio en franca lingvo.[45] El 1960, la satira kaj tabu-rompa Hara-Kiri defiis la cenzurajn leĝojn laŭ la kontraŭkultura spirito kiu kondukis al la okazintaĵoj de Majo 1968.[46]

Frustracio pro cenzuro kaj la ĉikanado fare de la eldonejoj kondukis la grupon de la bildliteraturistoj de Pilote fondi la gazeton nome L'Écho des savanes nur por plenkreskuloj en 1972. Plenkreskul-orientita kaj eksperimenta komikso floris en la 1970-aj jaroj, kiel ekzemple laŭ la eksperimentema sciencfikcio de Mœbius kaj aliaj en Métal hurlant, tiel ke eĉ ĉefaj famaj publikigistoj ekpublikigis prestiĝ-formatajn porplenkreskajn komiksojn.[47]

El la 1980-aj jaroj, la ĉeftendencaj sentoj estis plifirmigitaj kaj la seriigo iĝis malpli ofta laŭ la nombro de bildostriaj gazetoj malpliiĝis kaj multaj komiksoj komencis esti publikigitaj rekte kiel albumoj.[48] Pli malgrandaj publikantoj kiel L'Association,[49] kiuj publikigis pli longajn verkojn,[50] en ne-tradiciaj formatoj,[51] fare de artistaj kreantoj kiuj sekvis la teorion de aŭtoro iĝis same oftaj. Ekde la 1990-aj jaroj, kunigoj rezultis en malpli grandaj publikigantoj, dum la plej malgrandaj publikigantoj multnombriĝis. Ĝenerale la vendado pluis al la kresko spite la tendencon al pli malpliiĝinta presmerkato.[52]

Itala skolo de bildliteraturo

Kovrilpaĝo de Corriere dei piccoli de 1911.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Itala skolo de bildliteraturo.

La Itala skolo de bildliteraturo estas unu el ĉefaj tradicioj de bildliteraturo plej gravaj en la eŭropa medio. Tiu tradicio estas nomata en Italio fumetto (fumeto) reference al la itallingva nomo de la parolveziko.

En la 1960-aj jaroj la itala bildliteraturo ricevis influon de intelektuloj. Oni organizis kongresojn pri bildliteraturo kaj en aprilo 1965 oni fondis la revuon Linus. Same oni kreis seriojn de popularaj aventuroj kiel Corto Maltese (1967) de Hugo Pratt, eble unu el roluloj de la itala komikso plej konataj ekster Italio. En la 1970-aj jaroj oni kreis faman rolulon Lupo Alberto, kaj aparte havis grandan sukceson grafikaj noveloj kun enhavo erota, ekzemple de artistoj kiaj Milo Manara, Guido Crepax, Tanino Liberatore kaj aliaj.

Japana bildliteraturo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mangao.
Rakuten Kitazawa kreis la unuan modernan Japanan bildostrion. (Tagosaku to Mokube no Tōkyō Kenbucu,[53] 1902).

Japanaj komiksoj kaj kartunoj (mangao),[54] havas historion kiu estis datita reen kun bazo en antropomorfaj roluloj de la 12a al la 13a jarcento ĉōjū-jinbucu-giga, kaj de bildolibroj de la 17a jarcento toba-e kaj kibyōshi,[55] kaj lignopresado kiel ukijo-e kiuj estis popularaj inter la 17a kaj 20a jarcentoj. La kibyōshi enhavis ekzemplojn de sekvencaj bildoj, movolinioj,[56] kaj sonefektoj.[57]

Ilustritaj gazetoj de okcidentanoj enkondukis okcident-stilajn satirajn kartunojn en Japanion en la fino de la 19a jarcento. Novaj publikaĵoj kaj en okcidenta kaj en japana stiloj iĝis popularaj, kaj fine de la 1890-aj jaroj, ekaperis en Japanio uson-stilaj komiksaj suplementoj de ĵurnaloj,[58] same kiel kelkaj usonaj bildostrioj.[59] En 1900 premieris Jiji Manga en la gazeto Jiji Shinpō — nome unua uzo de la vorto "manga" en sia moderna senco,[60] kaj kie, en 1902, Rakuten Kitazawa startis la unua moderna japana bildostrio.[61] Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj, bildostrioj estis seriigitaj en grand-cirkulantaj ĉiumonataj gazetoj por gejunuloj kaj kolektiĝis en durkovrilaj volumoj.[62]

La moderna epoko de bildliteraturo en Japanio komencis post la Dua Mondmilito, helpate de la sukceso de seriigitaj komiksoj de la fekunda Osamu Tezuka[63] kaj la bildostrio Sazae-san.[64] Ĝenroj kaj legantaroj diversiĝis laŭlonge de la postaj jardekoj. Historioj estas kutime unuafoje seriigitaj en gazetoj kiuj estas ofte centpaĝaj dikaj kaj povas enhavi ĉirkaŭ dekduoj da historioj;[65] ili estas poste kompilitaj en tankōbon-formataj libroj.[66] Je la ŝanĝo de la 20a al la 21a jarcentoj, preskaŭ kvarono de ĉiu presita materialo en Japanio estis bildoliteraturo.[67] Tradukoj iĝis tre popularaj en eksterlandaj merkatoj — foje egale aŭ supere al la vendoj en la enlanda merkato de komikso.[68]

Other Languages
Afrikaans: Strokiesverhaal
Alemannisch: Comic
aragonés: Cómic
العربية: قصص مصورة
مصرى: كوميكس
অসমীয়া: কমিক্‌ছ
asturianu: Cómic
azərbaycanca: Komiks
башҡортса: Комикс
žemaitėška: Kuomėksā
беларуская: Комікс
беларуская (тарашкевіца)‎: Комікс
български: Комикс
বাংলা: কমিক্স
brezhoneg: Bannoù-treset
bosanski: Strip
ᨅᨔ ᨕᨘᨁᨗ: ᨀᨚᨆᨗᨀᨛ
català: Còmic
کوردی: کۆمیک
čeština: Komiks
Cymraeg: Comic
dansk: Tegneserie
Deutsch: Comic
Ελληνικά: Κόμικς
English: Comics
español: Historieta
eesti: Koomiks
euskara: Komiki
فارسی: کمیک
suomi: Sarjakuva
føroyskt: Teknirøð
français: Bande dessinée
Nordfriisk: Biletääle
furlan: Fumut
客家語/Hak-kâ-ngî: Màn-va̍k
עברית: קומיקס
हिन्दी: कॉमिक्स
Fiji Hindi: Comics
hrvatski: Strip
magyar: Képregény
Հայերեն: Կոմիքս
interlingua: Comic
Bahasa Indonesia: Komik
Ilokano: Komiks
íslenska: Teiknimyndasaga
italiano: Fumetto
日本語: 漫画
Patois: Kamik
Basa Jawa: Komik
ქართული: კომიქსი
қазақша: Комикс
한국어: 만화
Кыргызча: Комикс
Lëtzebuergesch: Comics
Limburgs: Stripverhaol
lietuvių: Komiksas
latviešu: Komikss
олык марий: Комикс
македонски: Стрип
മലയാളം: ചിത്രകഥ
монгол: Комикс
Bahasa Melayu: Komik
Plattdüütsch: Comic
नेपाली: कमिक्स
नेपाल भाषा: कमिक
Nederlands: Stripverhaal
norsk nynorsk: Teikneserie
norsk: Tegneserie
Livvinkarjala: Sarjukoomiksu
ਪੰਜਾਬੀ: ਕੌਮਿਕਸ
polski: Komiks
پنجابی: کومکس
português: Banda desenhada
русский: Комикс
sardu: Fumetu
sicilianu: Fumettu
Scots: Comics
srpskohrvatski / српскохрватски: Strip
Simple English: Comics
slovenčina: Komiks
slovenščina: Strip
shqip: Stripi
српски / srpski: Стрип
Seeltersk: Bieldetälster
Basa Sunda: Komik
svenska: Tecknad serie
Kiswahili: Kibonzo
தமிழ்: வரைகதை
తెలుగు: కామిక్స్
тоҷикӣ: Комикс
Tagalog: Komiks
українська: Комікс
اردو: کامکس
oʻzbekcha/ўзбекча: Komiks
vepsän kel’: Komiks
Tiếng Việt: Truyện tranh
West-Vlams: Strip
Winaray: Komix
吴语: 漫画
ייִדיש: קאמיקס
中文: 漫画
Bân-lâm-gú: Ang-á-ōe
粵語: 漫畫