Biblioteko de Aŝurbanipal

La biblioteko de Aŝurbanipalbiblioteko de Ninivo estis la plej granda skribaĵaro de la malnova Oriento kaj estas unu el la plej gravaj trovaĵoj de la asiriologio. La argiltabuletaro enhavas multegajn informojn pri la kulturoj de Mezopotamio kaj multe helpis por deĉifri kaj kompreni la kojnoskribon.

La biblioteko enhavis pli ol 25.000 argiltabuletojn. Ĝi estis la plej granda kolekto de skribaĵoj de la antikva oriento.

Other Languages