Bernardino Fernández de Velasco y Benavides

Bernardino Fernández de Velasco y Benavides (Madrido, 1783-1851), estis hispana nobelo, politikisto, militisto, diplomato kaj verkisto kiu iĝis senatano por la provinco Leono kaj Duko de Frías, inter multaj aliaj nobelaj titoloj.

Vivo kaj verkoj

Li estis filo de la bonapartista 13a Duko de Frías, konata kiel Diego Pacheco Téllez-Girón Gómez de Sandoval, kiu mortiĝis en Francio en 1811.

Li eniris en flandra armeo en 1796 nur apenaŭ 13jaraĝa, kaj iĝis leŭtenanto 19jaraĝa, ĉirkaŭ 1802. Li servis en 1808 en Portugalio kun armeo franca, kaj ŝajne dezertis por unuiĝi al la hispana rezistado dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, diference kun sia patro, Diego Fernández de Velasco, 13a Duko de Frías, notita afrancesado kiu partoprenis en la redakta komitato por la Konstitucio de Bajono.

Reveninte la reĝo Fernando la 7-a, en 1814 kaj jam kun rango de kolonelo li rekomendis al tiu ĵuri la Konstitucion de 1812 sen atenti la absolutistojn kiam oni publikigis la Manifeston de la Persianoj.

Revenis en 1820 al la aktiva politika vivo dum la Liberala Jartrio. Anis en la modera grupo Anilleros (ringistoj) kaj estis ambasadoro en Londono kaj ŝtata konsilisto.

Post la restaŭro de la absolutismo en 1823, li devis eksiliĝi al Montpellier ĝis 1828 kiam li revenis al Hispanio. Li estis membro de la nobela sektoro de la Parlamento el 1834 al 1836.

Francisco Martínez de la Rosa sendis lin al Parizo por akiri francan apogon dum la Unua Karlisma Milito, kaj intervenis en la negocado por la subskirbo de la Kvarobla Alianco (1834) kaj la sendo de la Fremdula Legio.

En 1838 li estis elektita senatoro por Leono. La 6an de septembro samjare li estis nomumita Prezidanto de la Registaro ansatataŭe de Narciso Heredia y Begines de los Ríos, grafo de Ofalia. Li klopodis sensukcese negoci kun la absolutismaj potencoj de la norda Eŭropo (Aŭstrio, Prusio kaj Rusio) por ke ili retiru sian apogon al la karlistoj, kiuj militis favore de la frato de Fernando la 7-a, nome Karlo Maria Isidro de Burbono.

En interna politiko, liaj klopodoj reamikigi tuje frapis kontraŭ la interesojn de la diversaj politikaj sektoroj kaj de la armeo. li ne povis superi la lukto por la povo inter Narváez kaj Baldomero Espartero. Ja klopodis domini la insurekcion de Luis Fernández de Córdoba en Sevilo, li malkapablis kontraŭstari la opozicion en la parlamento kaj devis demizii la 8-an de decembro de 1838.

En 1845 li revenis denove al la politika agado kiel porviva senatano, sed dediĉis sian tempon al la literaturo, eniris en la Real Academia Española en 1847. Kiel mezkvalita poeto, sekvis la spurojn de Juan Nicasio Gallego, kun kiu havis grandan amikecon. La Akademio eldonis liajn Obras poéticas en 1857, kun enkonduko de la duko de Rivas.