Bernard-Germain de Lacépède

Bernard Germain Étienne de la Ville, Grafo Lacépède

Bernard Germain Étienne de la Ville, Grafo Lacépède, aŭ france origine Bernard-Germain-Étienne de La Ville-sur-Illon, comte de Lacépède aŭ simple La Cépède (26a Decembro 1756 en Agen – 6a Oktobro 1825 en Épinay-sur-Seine) estis franca naturalisto.

Biografio

Li naskiĝis ĉe Agen en Akvitanio. Lia eduko estis zorge kontrolata de lia patro, kaj frua uzado de la naturhistoria verko de Buffon nome Histoire naturelle, générale et particulière vekis lian intereson al tiu studfako, dum hobie li dediĉis sin al muziko, je kio li estis bonkvalita ludanto de piano kaj orgeno, kaj komponis, ekzemple du el liaj operoj (neniam publikitaj) ricevis aprobon de Gluck; en 1781–1785 li publikis en du volumoj sian Poétique de la musique. Dume li verkis du eseojn, nome pri elektro Essai sur l'électricité (1781) kaj pri fiziko Physique générale et particulaire (1782–1784), kiuj havigis al li la amikecon de Buffon, kiu en 1785 havigis al li postenon ĉe la Reĝa Ĝardeno, kaj proponis al li pluigadon de la verko de Buffon Histoire naturelle. Tiu pluigado estis publikata laŭ la titoloj Histoire des quadrupèdes, ovipares et des serpents (2 vols., 1788–1789) kaj Histoire naturelle des reptiles (1789).

Post la Franca Revolucio Lacépède iĝis membro de la Leĝofara Asembleo, sed dum la Teror-regno li abandonis Parizon, ĉar lia vivo endanĝeriĝis pro sia malaprobo de la septembraj masakroj. Kiam la Reĝa Ĝardeno estis reorganizata kiel Ĝardeno de la Plantoj, Lacépède ricevis postenon por la studo de reptilioj kaj fiŝoj. En 1798 li publikis la unuan volumon de Histoire naturelle des poissons (pri fiŝoj), la kvina volumo aperis en 1803, kaj en 1804 aperis lia Histoire des cétacés (pri balenoj). El tiu periodo ĝis lia morto li partoprenis en politiko kaj ne povis plu kontribui al la scienco. En 1799 li iĝis senatano, en 1801 prezidento de la Senato (ankaŭ en 1807-08 kaj 1811–13), en 1803 granda kanceliero de la Honora Legio, en 1804 ministro de ŝtato, kaj ĉe la Burbona Restaŭrado en 1819 li iĝis parulo de Francio. Li mortis ĉe Épinay-sur-Seine. Dum la lasta parto de sia vivo li verkis Histoire générale physique et civile de l'Europe, publikita postmorte en 18 volumoj, 1826.

Li estis elektita membro de la Institut de France en 1796, de la Reĝa Societo de Londono en 1806 kaj eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1812.

Other Languages