Berlina Konferenco

Disambig-dark.svgTiu ĉi artikolo temas pri la konferenco de Berlino. Por la kongreso, vd. Kongreso de Berlino.
  •  Belgujo
  •  Germanujo
  •  Hispanujo
  •  Francujo
  •  Britujo
  •  Italujo
  •  Portugalo
  •  Sendependaj landoj

La Berlina Konferenco (aliaj nomoj inkludas Okcidentafrika Konferenco kaj Kongola Konferenco) okazis en la jaroj 1884 kaj 1885 en la ĉefurbo de la Germana Imperiestra Regno. Partoprenis ministroj pri eksteraj aferoj de 13 eŭropaj landoj kaj Usono por dividi inter si la Afrikan kontinenton.[1] Kroma celo de la konferenco estis la forigo de la sklaveco apud Kongolo.

Antaŭ la konferenco

Post unuaj koloniismaj okupiĝoj en la 18-a centojaro, oni komencis denove intense kolonii fremdajn landojn en la 19-a jarcento. Afriko estis ŝatata loko de la koloniistoj, sed ĝis tiam nur la marbordaj regionoj de la kontinento estis okupataj,[2] do Portugalo postulis konferencon, en kiu oni klarigu la posedaĵojn de la eŭropaj potencoj kaj de Usono. Bismarck, la ŝtatestro de Germanujo, volonte gastigis la aliajn grandpotencojn por plifirmigi la germanan pozicion en la mondo kaj por kaŭzi batalojn pri kolonioj inter malamikoj de Germanujo. Malfermiĝis solene la konferenco je la 15-a de Novembro 1884.[3]

Other Languages
Bahasa Indonesia: Konferensi Berlin
norsk nynorsk: Berlinkonferansen
Simple English: Berlin Conference