Baziliko Sankta Johano de Laterano

Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano
Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano
La malfrua baroka fasado de la baziliko Sankta Johano de Laterano estis plenumita de Alessandro Galilei en 1735, post kiam li gajnis konkurson kontraŭ aliaj artistoj.
La malfrua baroka fasado de la baziliko Sankta Johano de Laterano estis plenumita de Alessandro Galilei en 1735, post kiam li gajnis konkurson kontraŭ aliaj artistoj.
Loko
ŜtatoItalio Italio
MunicipoRomo
Geografia situo41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O41.88583333333312.505833333333Koordinatoj: 41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O
Bazaj informoj
Religiokristanismo
RitoRomkatolika eklezio
StatusoKatedralo
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵoKatedralo
Konstruado
Specifo
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Latio

Baziliko Sankta Johano de Laterano (Latio)
DEC
Red pog.svg

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

Baziliko Sankta Johano de Laterano (Italio)
DEC
Red pog.svg
Ligiloj
Oficiala paĝaroOficiala retpaĝo
v  d  
Information icon.svg

La baziliko Sankta Johano de Laterano (itale Basilica di San Giovanni in Laterano) estas la katedralo de la diocezo de Romo, kaj la oficiala eklezia sidejo de la episkopo de Romo, kiu fakte estas la papo. Ĝi estas oficiale nomita Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano ("Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano"). Ĝi estas la plej malnova kaj la plej grava el la kvar bazilikoj de Romo. La nuna arkipastro de Sankta Johano de Laterano estas Agostino Vallini, kardinalo-vikario por la episkopujo de Romo.

Skribaĵo ĉe la fasado, Christo Salvatore, dediĉas la bazilikon al la "Plej Sankta Savanto", ĉar la katedraloj de ĉiuj patriarkoj estas dediĉitaj al Kristo mem. Kiel la katedralo de la episkopo de Romo, ĝi entenas la papan tronon (Cathedra Romana) kaj estas la plej altranga preĝejo de la tuta romkatolika preĝejaro. Ĝi eĉ superas la bazilikon Sanktan Petron.

Other Languages
Lëtzebuergesch: San Giovanni in Laterano
srpskohrvatski / српскохрватски: Bazilika sv. Ivana Lateranskog