Bach-Werke-Verzeichnis (verkaro de Bach)

Bach-Werke-Verzeichnis (BWV; verkaro de Bach)) estas la plej konata registro de la verkoj de Johann Sebastian Bach. Muzikssciencisto Wolfgang Schmieder ordigis ilin laŭteme kaj prezentis la la unuan version de la verkregistro en 1950. Ĉe sakralaj kantatoj Schmieder laŭis la sinsekvon de la Bach-Eldono, kies numerado jam estis kutima; la pluaj verkogrupoj unue komencas per cikloj (se ekzistas) aŭ aliaj pli reprezentaj grupoj ka pote sekvigas transigitajn unuopajn verkojn.

Ekde tiam ĝi spertis kelkajn pliampleksigojn kaj korektadojn, restas tamen en sia baza strukturo neŝanĝita. La registro kunigas la verkojn de Bach en grupojn kaj poste numeras ilin kontinue. Ĉar intertempe pluaj verkoj de Bach estis trovataj, aliaj tamen forfalis, la numerado parte estas mankohava kaj post numero 1080 kompletigita per verkoj, kiuj lokas ekster la fakte konvenaj numeraroj. Krome ekzistas plurparta kataloga aldono kun verkoj de dubinda aŭtoreco.

Pli nova, ankaŭ grava registro de la verkaro de Bach estas la „Bach-Compendium“.


Enhavo

Other Languages
български: BWV
čeština: BWV
dansk: BWV
suomi: BWV
hrvatski: BWV
한국어: BWV
македонски: BWV
norsk nynorsk: Bach-Werke-Verzeichnis
português: BWV
română: BWV
русский: BWV
Simple English: Bach-Werke-Verzeichnis
svenska: BWV
українська: BWV
Tiếng Việt: BWV