Augsburg

Augsburg
Blazono
Augsburg (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Flago
Federacia landoBavario
DistriktaroDistriktaro Ŝvabio
Distriktoeksterdistrikta urbo
Urborajtojurbo (Stadt)
Koordinatoj48°22′N 10°54′O  /  48°22′N 10°54′O  /  Augsburg)Koordinatoj: 48°22′N 10°54′O  /  48°22′N 10°54′O  /  Augsburg)
Alto super la marnivelo446–561 m
Areo146,84 km²
Loĝantaro286374 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo0821
Poŝtkodo86150–86199
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19938900
Aŭtomobila kodoA
Oficiala Municipokodo09761000
NUTSDE271
LOCODEDE AGB
KomunumestroKurt Gribl
Titolo de komunumestroOberbürgermeister
Partio de komunumestroCSU
Adreso de la administrejoRathausplatz 1
86150 Augsburg
Oficiala retejohttp://www.augsburg.de/
v  d  
Information icon.svg
La urbodomo
Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra

La sudgermana urbo Augsburg (en Esperanto Aŭgsburgo) estas la administra sidejo de samnoma distrikto (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, universitata urbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Fine de decembro 2015 la urbo havis 286 374 loĝantojn. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj Lech, Wertach kaj Singold. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 500 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj. La urbo estas la sola parto de Germanio, kiu disponas pri propra, ŝtate protektata festotago, la Aŭgsburga Alta Pacofesto, tiel ke la aŭgsburganoj havas pli da festotagoj ol iuj aliaj civitanoj de Germanio.

Historio

Fondita dum la jaro 15 antaŭ Kristo, la romia setlejo Augusta Vindelicorum evoluis al riĉa urbo.

La regiono ĉirkaŭ Lech (Licus) kaj Wertach (Virdo, ankaŭ Vinda) nomiĝis Vindelicia pro la tie loĝantaj Vindelikoj. Por honorigi la romian imperiestron Aŭgusto Cezaro la urbo ricevis la nomon Augusta Vindelicorum. Dum la tiama epoko Augsburg estis nodo de romiaj stratoj al ĉiuj urboj kaj setlejoj de la okupita regiono. La plej fama strato estas la parte hodiaŭ videbla Via Claudia. 500 jaroj poste la alemanoj forpelis la romianojn.

En la jaro 955 okazis la batalo kontraŭ la hungaroj en la Lechkampo antaŭ la urbmuroj.

Pro la bona pozicio en Eŭropo kiel trafiknodo la urbo kreskis kaj estiĝis monda metropolo en la 13-a jarcento.

En la 16-a jarcento la komercistaj familioj Fugger kaj Welser transformis Augsburg en la monda centro de komerco. La dinastio Fugger estis bankistoj kaj la dinastio Welser gajnis monon per markomerco.

Jakob Fugger la riĉulo fondis en 1516 la Fuggerei, socialan loĝlokon por katolikaj Aŭgsburganoj, kiuj senkulpe malriĉiĝis. La hodiaŭa luprezo por unu jaro estas 0,88 € po loĝejo.

Per la Aŭgsburga paco de konfesioj (Augsburger Religionsfrieden) la 25-an de septembro 1555 permesiĝis, ke la suvereno povis decidi pri la konfesio de sia regiono (cuius regio, eius religio). Kiu havus alian konfesion ol la suvereno, havis nun la rajton de transloĝiĝo. Bedaŭrinde la paco ne daŭris.

Post la tridekjara milito kreskis la metio, precipe la ora kaj arĝenta metio. En la 18-a jarcento evoluis la tekstila industrio kaj la maŝinkonstruado. La unua fabriko en Eŭropo konstruiĝis 1770-1772 de Johann Heinrich Schüle kiel palaco. Tie 350 homoj samtempe povis surpresi katunon.

Dum la dua mondmilito la urbo tre suferis pro la bomboj, precipe pro la bombnokto je la 25-a ĝis la 26-a de februaro 1944.

Other Languages
Afrikaans: Augsburg
Alemannisch: Augsburg
aragonés: Augsburg
العربية: آوغسبورغ
asturianu: Augsburgu
azərbaycanca: Auqsburq
تۆرکجه: آوقسبورق
Boarisch: Augschburg
беларуская: Аўгсбург
беларуская (тарашкевіца)‎: Аўгсбург
български: Аугсбург
brezhoneg: Augsburg
català: Augsburg
нохчийн: Аугсбург
čeština: Augsburg
Cymraeg: Augsburg
dansk: Augsburg
Deutsch: Augsburg
Ελληνικά: Άουγκσμπουργκ
English: Augsburg
español: Augsburgo
eesti: Augsburg
euskara: Augsburg
فارسی: آوگسبورگ
suomi: Augsburg
français: Augsbourg
Nordfriisk: Augsbörj
Frysk: Augsburg
Gàidhlig: Augsburg
galego: Augsburgo
客家語/Hak-kâ-ngî: Augsburg
עברית: אאוגסבורג
हिन्दी: औग्स्बुर्ग
hrvatski: Augsburg
hornjoserbsce: Augsburg
magyar: Augsburg
Հայերեն: Աուգսբուրգ
Bahasa Indonesia: Augsburg
Interlingue: Augsburg
íslenska: Ágsborg
ქართული: აუგსბურგი
қазақша: Аугсбург
Кыргызча: Аугсбург
lumbaart: Augsburg
lietuvių: Augsburgas
latviešu: Augsburga
македонски: Аугсбург
монгол: Аугсбург
Bahasa Melayu: Augsburg
Plattdüütsch: Augsborg
Nederlands: Augsburg (stad)
norsk nynorsk: Augsburg
norsk: Augsburg
occitan: Augsborg
polski: Augsburg
Piemontèis: Augusta
پنجابی: اگزبرگ
português: Augsburgo
Runa Simi: Augsburg
română: Augsburg
русский: Аугсбург
Scots: Augsburg
srpskohrvatski / српскохрватски: Augsburg
Simple English: Augsburg
slovenčina: Augsburg
slovenščina: Augsburg
shqip: Augsburg
српски / srpski: Аугзбург
Seeltersk: Augsburg
svenska: Augsburg
Kiswahili: Augsburg
Türkçe: Augsburg
татарча/tatarça: Аугсбург
українська: Аугсбург
oʻzbekcha/ўзбекча: Augsburg
vèneto: Augsburg
Tiếng Việt: Augsburg
Volapük: Augsburg
Winaray: Augsburg
中文: 奥格斯堡
Bân-lâm-gú: Augsburg
粵語: 奧格斯堡