Atlantiko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la oceano Atlantiko. Por informoj pri la samnoma departemento de Kolombio, vidu la paĝon Atlantiko (Kolombio).
La Atlantika Oceano, sen inkludi la zonojn de Arkto kaj Antarkto.
Tiu filmeto estis farita de la kosmoŝipanaro de la Ekspedicio 29 surŝipe de ISS. Tiu pasado ekas ĝuste nordoriente de la insulo Novlando super la Norda Atlantiko al centra Afriko, super Suda Sudano.
Kopioj de la ŝipoj Pinta, Niña kaj Santa María ĉe Palos de la Frontera, supozeble la unuaj kiuj trapasis la Atlantikon estre de Kristoforo Kolumbo.
Ŝipoj ĉe la haveno de Mar del Plata en Argentino kaj marleonoj unuarange.
Vido de la Atlantiko ĉe la marbordo de Brazilo. Tiu oceano povas montri trankilan veteron kiel ĉe la bildo, sed ĝi estas ankaŭ origino de uraganoj.
Haveno de Punta del Este en Urugvajo.

La Atlantiko[1]Atlantika Oceano estas la dua plej granda oceano sur la terglobo. Nur la Pacifiko estas pli granda. Per suma areo de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj[2] ĝi kovras ĉirkaŭ 20 % de la surfaco kaj proksimume 29 % de la Tero de ĝia akvosurfacareo. La unua parto de ĝia nomo rilatas al Atlaso de greka mitologio, igante Atlantikon la "Maro de Atlaso".

Ĝi situas inter Nordameriko, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de Porto-Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la Mezatlantika Dorso. Atlantiko okupas longforman, S-forman basenon etendantan laŭlonge inter Eŭrazio kaj Afriko en la orienton, kaj Ameriko en la okcidenton. Kiel unu komponento de la interligita tutmonda oceano, ĝi estas ligita en la nordo al la Arkta Oceano, al la Pacifiko en la sudokcidento, la Hinda Oceano en la sudoriento, kaj la Suda Oceano en la sudo (aliaj difinoj priskribas Atlantikon kiel etende suden al Antarkto). La ekvatoro subdividas ĝin en la Nordan Atlantikon kaj la Sudan Atlantikon.

Atlantikon karakterizas pluraj marfluoj, inter kiuj plej rimarkindas la varmeta Golfa Marfluo, kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la tipan kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiom malvarma kiom la nordo de Kanado, ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.

La plej malnova konata mencio de "Atlantiko" estas en La Historioj de Herodoto de ĉirkaŭ 450 a.K. (Hdt. 1.202.4): Atlantis thalassa (greke: ἀτλαντὶς θάλασσα; nome: Maro de Atlas). La esprimo la etiopa Oceano, derivita de Etiopio, estis aplikita al la suda Atlantiko tiom malfrue kiom ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[3] Antaŭ ol eŭropanoj malkovris aliajn oceanojn, la esprimo "oceano" mem estis sinonima kun la akvoj preter la Atlantiko. La fruaj grekoj kredis tiun oceanon kiel giganta rivero ĉirkaŭanta la mondon.

Other Languages
адыгабзэ: Атлант Океан
Alemannisch: Atlantik
aragonés: Ocián Atlantico
Ænglisc: Westsǣ
azərbaycanca: Atlantik okean
башҡортса: Атлантик океан
žemaitėška: Atlanta ondėnīns
Bikol Central: Kadagatan Atlantiko
беларуская: Атлантычны акіян
беларуская (тарашкевіца)‎: Атлянтычны акіян
Bahasa Banjar: Lautan Atlantik
bamanankan: Atlantik Kogoji
brezhoneg: Meurvor Atlantel
bosanski: Atlantski okean
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Dâi-să̤-iòng
qırımtatarca: Atlantik okean
dolnoserbski: Atlantiski ocean
estremeñu: Oceanu Alánticu
Fulfulde: Atalantik
føroyskt: Atlantshavið
贛語: 大西洋
Gàidhlig: Cuan Siar
客家語/Hak-kâ-ngî: Thai-sî-yòng
Fiji Hindi: Atlantic Ocean
hrvatski: Atlantski ocean
hornjoserbsce: Atlantiski ocean
Kreyòl ayisyen: Oseyan atlantik
interlingua: Oceano Atlantic
Bahasa Indonesia: Samudra Atlantik
Interlingue: Atlántic Ocean
íslenska: Atlantshaf
日本語: 大西洋
Qaraqalpaqsha: Atlantika okeanı
Taqbaylit: Agaraw Aṭlasi
한국어: 대서양
Перем Коми: Атлантика океан
kernowek: Keynvor Iwerydh
Lëtzebuergesch: Atlanteschen Ozean
Lingua Franca Nova: Mar Atlantica
lumbaart: Ucean Atlantich
lingála: Atlantíki
Baso Minangkabau: Samudra Atlantik
македонски: Атлантски Океан
кырык мары: Атланти океан
Bahasa Melayu: Lautan Atlantik
مازِرونی: اطلس اوقیانوس
Napulitano: Oceano Atlanteco
Plattdüütsch: Atlantik
Nedersaksies: Atlantische Ozeoan
Nederlands: Atlantische Oceaan
norsk nynorsk: Atlanterhavet
Sesotho sa Leboa: Atlantic Ocean
Livvinkarjala: Atlantan valdumeri
Pangasinan: Dayat Atlantic
Papiamentu: Oceano Atlantiko
Norfuk / Pitkern: Etlantic Oshen
Piemontèis: Océan Atlàntich
português: Oceano Atlântico
rumantsch: Ocean Atlantic
tarandíne: Oceane Atlàndeche
русиньскый: Атлантічный океан
саха тыла: Атлантик океан
davvisámegiella: Atlánta
srpskohrvatski / српскохрватски: Atlantik
Simple English: Atlantic Ocean
slovenčina: Atlantický oceán
slovenščina: Atlantski ocean
Gagana Samoa: Vasa Atalani
српски / srpski: Атлантски океан
Basa Sunda: Samudra Atlantik
svenska: Atlanten
Kiswahili: Atlantiki
Türkmençe: Atlantik okean
Tok Pisin: Solwara Atlantik
Türkçe: Atlas Okyanusu
татарча/tatarça: Атлантик океан
тыва дыл: Атлант океан
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئاتلانتىك ئوكيان
українська: Атлантичний океан
oʻzbekcha/ўзбекча: Atlantika okeani
vepsän kel’: Atlantine valdmeri
Tiếng Việt: Đại Tây Dương
West-Vlams: Atlantischn Oceoan
Volapük: Latlantean
吴语: 大西洋
მარგალური: ატლანტიშ ოკიანე
Vahcuengh: Dasihyangz
中文: 大西洋
Bân-lâm-gú: Tāi-se-iûⁿ
粵語: 大西洋