Ateno

Ateno
greke: Αθήνα
ĉefurbo
Athens Montage L.png
Oficiala nomo: Αθήνα
LandoGrekio Grekio
DuoninsuloBalkano
ProvincoAtiko
PrefekturoPrefekturo Ateno
Historiaj regionojAntikva Grekio, Helena civilizo
SituoAteno
 - koordinatoj37°58′00″N 23°43′00″E  /  37°58′00″N 23°43′00″E  /  Ateno)
Plej alta punkto338
Plej malalta punkto70
Areo38,964 km² (3 896,4 ha)
 - de aglomeraĵo411,717 km² (41 172 ha)
 - de metropolo2 928,717 km² (292 872 ha)
Loĝantaro745 514 (2001)
 - de aglomeraĵo3 130 841
 - de metropolo3 686 371
Denseco19 133,41 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo7 604 loĝ./km²
 - de metropolo1 259 loĝ./km²
Fondo782 a.K.
HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
Poŝtkodo10x xx, 11x xx, 120 xx
Telefona antaŭkodo21
AŭtokodojYxx, Zxx, Ixx (krom ZAx kaj INx)
Situo de Ateno enkadre de Grekio
ButtonRed.svg
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Athens
Retpaĝo: www.cityofathens.gr
Akademio de Ateno

Ateno (greke Αθήνα [aTHIna] en greka prononco: [aˈθina], en antikva greka: Ἀθῆναι, Athênai), aŭ pli malofte Atenoj, estas la nuna ĉefurbo kaj plej granda urbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko (samkiel dum la antikva epoko), kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj ties registrita historio etendas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado ekis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.[1]

La klasika Ateno estis potenca urbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro por arto, lernado kaj filozofio, hejmo de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo,[2][3] kaj ĝi estis amplekse referencata kiel la lulilo de la okcidenta civilizo kaj la naskoloko de la demokratio,[4][5] ĉefe pro ĝia kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur la romianoj.[6] En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo [7] kaj la 67a plej multekosta[8] laŭ studo de la financa entrepreno UBS.

Ateno estas agnoskita kiel tutmonda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado, financo, komerco, amaskomunikiloj, distrado, artoj, internacia komerco, kulturo, edukado kaj turismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj en sudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ĝia haveno Pireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo[9][10][11][12] kaj la dua plej granda en la mondo.[13] La municipo (urbo) Ateno havis 664 046 loĝantojn (en 2011)[14] ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38.96 km².[15][16] La urba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3 090 508 (en 2011)[17] en areo de 412 km².[18] Laŭ Eurostat[19] en 2011, la funkcia urba areo de Ateno estis la 9-a plej loĝata en la Eŭropa Unio (nome la 6-a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3 828 000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).

La heredo de la klasika epoko estas ankoraŭ evidenta en la urbo, reprezentata de antikvaj monumentoj kaj artaĵoj, el kiuj la plej fama estas la Partenono, konsiderata mejloŝtono de la komencoj de la okcidenta civilizo. La urbo plutenas ankaŭ monumentojn el la Romia kaj Bizanca epokoj, same kiel pli malgrandan nombron de Otomanaj monumentoj.

Ateno estas hejmo de du lokoj de Monda heredaĵo de Unesko, nome la Akropolo de Ateno kaj la mezepoka Monaĥejo Dafni. Simbolaj monumentoj de la moderna epoko, date el la establado de Ateno kiel la ĉefurbo de la sendependa greka ŝtato en 1834, estas la Greka Parlamento kaj la tiel nomita "arkitektura trilogio de Ateno", konsistanta el la Nacia Biblioteko de Grekio, la Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno kaj la Akademio de Ateno. Ateno estas hejmo ankaŭ de kelkaj muzeoj kaj de kulturaj institucioj, kiaj la Nacia Arkeologia Muzeo, kie estas la plej granda kolekto de grekaj antikvaĵoj en la mondo, la Akropola Muzeo, la Muzeo de Ciklada Arto, la Benaki Muzeo kaj la Bizanca kaj Kristana Muzeo. Ateno estis la gastiganta urbo de unua moderna Olimpiko en 1896, kaj ankaŭ 108 jarojn poste ĝi estis hejmo de la Somera Olimpiko 2004.[20]

Etimologio

Atena, patrona diino de Ateno; (romepoka statuo de Atena Partena, Nacia Arkeologia Muzeo)

Laŭ unu teorio, aa nomo de la urbo venas de la Hindeŭropa radiko ath- = kapo, supro, ĉar Akropolo, sur la samnoma monteto, estas la "fundamanta kerno" de la urbo. La elekton de tiu radiko klarigas la mito pri la nasko de diino Atena, kiu eliris tute armita el la kapo de Zeŭso. Antikve, la nomo estis Ἀθῆναι / Athễnai (plurala vorto)[21]. En moderna lingvo, Αθήνα / Athína estas la oficiala urba nomo.

En antikva greka, la nomo de la urbo estis Ἀθῆναι (Athēnai, [a.tʰɛ̂ː.nai̯] en klasika atika), kio estas plurala formo. Tamen en pli frua variaĵo de la greka, kiel en la Homera greka, la nomo estis normale en la singulara formo, nome Ἀθήνη (Athēnē).[22] Eble ĝi estis transformita al la plurala formo poste, kiel tiuj de Θῆβαι (Thêbai) kaj de Μυκῆναι (Μukênai). La radiko de la vorto estas eble ne de greka aŭ eĉ de hindeŭropa origino, kaj estas ebla restaĵo de la antaŭgreka substrato de Atiko,[23] kaj povus esti la nomo de la diino Atena (atike Ἀθηνᾶ, Athēnā, ionike Ἀθήνη, Athēnē, kaj dore Ἀθάνα, Athānā), kiu estis ĉiam rilata al la urbo Ateno. Dum la mezepoka periodo la nomo de la urbo estis ŝanĝita denove en la singularan formon Ἀθήνα. Tamen, post la establo de la moderna greka ŝtato, kaj parte pro konservismo en la tiam superreganta skriba lingvaĵo Katarevuso, Ἀθῆναι [aˈθine] iĝis denove la oficiala nomo de la urbo. Tiel restis ĝis la forlaso de Katarevuso en la 1970-aj jaroj, kiam Ἀθήνα, Athína, iĝis la oficiala nomo.

Origina mito kiu klarigis kiel Ateno estis akirinta sian nomon estis bone konata inter antikvaj Atenanoj kaj eĉ iĝis la temo de la skulptaĵo ĉe la okcidenta frontono de la Partenono. La diino de saĝo, nome Atena, kaj la dio de la maroj, Pozidono estis havante multajn malkonsentojn kaj batalojn inter ili, kaj unu el tiuj estis konkurenco por esti la Patrona Dio de la urbo. En klopodo allogi la popolon, Pozidono kreis salakvan akvofonton frapante la grundon per sia tridento, simbolante ŝiparan povon. Tamen, kiam Ateno kreis la olivarbon, simbolante pacon kaj prosperon, la Atenanoj, sub ilia reganto Cekropso, akceptis la olivarbon kaj nomigis la urbon laŭ Atena.

Oni proponis diversajn etimologiojn, nune plej ofte malakceptitaj, dum la 19a jarcento. Christian Lobeck proponis kiel la radiko de la nomo la vorton ἄθος (áthos) aŭ ἄνθος (ánthos) kun la signifo "floro", por indiki Atenon kiel la "floranta urbo". Ludwig von Döderlein proponis la radikon de la verbo θάω, nome θη- (tháō, thē-, "suĉi") por indiki ke Ateno havas fekundan grundon.[24]

En klasika literaturo, la urbo estis foje referencata kiel la Urbo de la Viola Krono, unuafoje dokumentata en teksto de Pindaro kiel ἰοστέφανοι Ἀθᾶναι (iostéphanoi Athânai), aŭ kiel τὸ κλεινὸν ἄστυ (tò kleinòn ásty, "la glora urbo"). En mezepokaj tekstoj, variaj nomoj estis Setines, Satine, kaj Astines, ĉiuj derivaĵoj inkludantaj falsajn etimologiojn de prepoziciaj frazoj.[25] Nune la esprimo η πρωτεύουσα (ī protévousa), "la ĉefurbo", iĝis iome komuna.

Other Languages
Afrikaans: Athene
Alemannisch: Athen
አማርኛ: አቴና
aragonés: Atenas
Ænglisc: Athēnas
العربية: أثينا
ܐܪܡܝܐ: ܐܬܢܘܣ
مصرى: اتينا
asturianu: Atenes
Aymar aru: Athina
azərbaycanca: Afina
تۆرکجه: آتن
башҡортса: Афина
Boarisch: Athen
žemaitėška: Atienā
Bikol Central: Atenas
беларуская: Афіны
беларуская (тарашкевіца)‎: Атэны
български: Атина
bamanankan: Athens
བོད་ཡིག: ཨ་ཐེན།
brezhoneg: Aten
bosanski: Atina
буряад: Афина
català: Atenes
Chavacano de Zamboanga: Atenas
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Ngā-diēng
нохчийн: Афина
Cebuano: Atenas
کوردی: ئەتینا
corsu: Atene
qırımtatarca: Atina
čeština: Athény
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Аѳинꙑ
Чӑвашла: Афинсем
Cymraeg: Athen
dansk: Athen
Deutsch: Athen
Zazaki: Atêna
dolnoserbski: Atheny
डोटेली: एथेन्स
Ελληνικά: Αθήνα
English: Athens
español: Atenas
eesti: Ateena
euskara: Atenas
estremeñu: Atenas
فارسی: آتن
suomi: Ateena
Võro: Ateena
føroyskt: Athen
français: Athènes
arpetan: Atèna
Nordfriisk: Athen
Frysk: Atene
Gaeilge: An Aithin
Gagauz: Afina
贛語: 雅典
Gàidhlig: An Àithne
galego: Atenas
Avañe'ẽ: Atena
Gaelg: Yn Atheen
客家語/Hak-kâ-ngî: Athens
Hawaiʻi: ʻAkenai
עברית: אתונה
हिन्दी: एथेंस
Fiji Hindi: Athens
hrvatski: Atena (grad)
hornjoserbsce: Athen
Kreyòl ayisyen: Atèn
magyar: Athén
Հայերեն: Աթենք
interlingua: Athenas
Bahasa Indonesia: Athena (kota)
Interlingue: Athina
Ilokano: Atenas
ГӀалгӀай: Афины
Ido: Athina
íslenska: Aþena
italiano: Atene
日本語: アテネ
Patois: Atenz
la .lojban.: atenas
Basa Jawa: Aténa
ქართული: ათენი
Qaraqalpaqsha: Afina
Taqbaylit: Atena
Адыгэбзэ: Афинхэр
Kabɩyɛ: Atɛnɩ
қазақша: Афина
ಕನ್ನಡ: ಅಥೆನ್ಸ್
한국어: 아테네
къарачай-малкъар: Афинле
kurdî: Atîna
коми: Афинъяс
kernowek: Athína
Кыргызча: Афина
Latina: Athenae
Ladino: Atena
Lëtzebuergesch: Athen
лезги: Афинар
Lingua Franca Nova: Atina
Limburgs: Athene (stad)
Ligure: Atene
lumbaart: Atene
lingála: Atenis
لۊری شومالی: آتن
lietuvių: Atėnai
latviešu: Atēnas
मैथिली: एथेन्स
мокшень: Афитт
Malagasy: Athens
олык марий: Афин
Māori: Ātene
македонски: Атина
മലയാളം: ഏതൻസ്‌
монгол: Афин
मराठी: अथेन्स
Bahasa Melayu: Athens
Malti: Ateni
Mirandés: Atenas
မြန်မာဘာသာ: အေသင်မြို့
эрзянь: Афины ош
Dorerin Naoero: Atens (Grit)
Napulitano: Atene
Plattdüütsch: Athen
नेपाली: एथेन्स
नेपाल भाषा: एथेन्स
Nederlands: Athene (stad)
norsk nynorsk: Aten
norsk: Athen
Chi-Chewa: Athens
occitan: Atenas
Livvinkarjala: Afiinat
ଓଡ଼ିଆ: ଏଥେନ୍ସ
Ирон: Афинæтæ
ਪੰਜਾਬੀ: ਐਥਨਜ਼
Kapampangan: Athens
Papiamentu: Atenas
Norfuk / Pitkern: Athens
polski: Ateny
Piemontèis: Atene
پنجابی: ایتھنز
Ποντιακά: Αθήνα
português: Atenas
Runa Simi: Athina
rumantsch: Athen
română: Atena
armãneashti: Athina
tarandíne: Atene
русский: Афины
русиньскый: Атены
саха тыла: Атина
sardu: Atene
sicilianu: Ateni
Scots: Athens
davvisámegiella: Athena
srpskohrvatski / српскохрватски: Atena
Simple English: Athens
slovenčina: Atény
slovenščina: Atene
Gagana Samoa: Atenai
chiShona: Athens
shqip: Athina
српски / srpski: Атина
Seeltersk: Athene (Stääd)
svenska: Aten
Kiswahili: Athens
ślůnski: Atyny
தமிழ்: ஏதென்ஸ்
తెలుగు: ఏథెన్స్
Türkmençe: Atina
Tagalog: Atenas
Türkçe: Atina
татарча/tatarça: Афина
Twi: Athens
удмурт: Афины
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئافېنا
українська: Афіни
اردو: ایتھنز
oʻzbekcha/ўзбекча: Afina (shahar)
vèneto: Atene
vepsän kel’: Afinad
Tiếng Việt: Athens
West-Vlams: Athene
Volapük: Atina
walon: Atene
Winaray: Atenas
Wolof: Aten
吴语: 雅典
хальмг: Атен балһсн
მარგალური: ათენი
ייִדיש: אטען
Yorùbá: Áténì
Zeêuws: Athene
中文: 雅典
文言: 雅典
Bân-lâm-gú: Athens
粵語: 雅典
isiZulu: I-Athene