Apsirto

Apsirto (helene Ἄψυρτος, latine Absyrtus) estis en la helena mitologio filo de la kolĉida reĝo Eeto, nepo de la suna dio Helioso, frato de Ĥalkiopo kaj Medea.

Kiam Argonaŭtoj kun Jazono kaj Medea fuĝis per la ŝipo Argo kun ora ŝaffelo, la reĝo Eeto kun sia militistaro persekutis ilin direkte al Helesponto, la dua parto de militistaro gvidata de Apsirto pelis ilin direkte al la rivero Istro, nuna Danubo. Okazis, ke ambaŭ ŝipoj ennavigis en la riveron kaj renkontiĝis sur kunfluejo de du riverbrakoj. Kiam viroj de Jazono vidis, ke ili estas preskaŭ sieĝitaj per granda superforto turniĝis por helpo al Medea. Dum la viroj de ambaŭ soldattrupoj interbatalis, ŝi inside ellogis sian fraton Apsirton al la sekreta kunveno. Sur la loko embuskatendis Jazono kaj trapikis Apsirton per sia glavo. Poste li forhakis ĉiujn Apsirtajn membrojn kaj la kadavron enfosis teren. Tion vidis Erinioj, diinoj de la venĝo kaj Jazono kaj Medea devis subiĝi al purigaj ceremonioj ĉe la sorĉistino Kirko.

Post morto de Apsirto komenciĝis kruela batalo, en kiu militostaro de Kolĉido malvenkis. Laŭ alia versio ĵetis Jazono pecojn de la kadavro en la riveron, kolĉidanoj malfruiĝis per kolektado de la membroj kaj Argonaŭtoj kapablis rapide fornavigi.

Aliaj versioj de la mito pri Argonaŭtoj prezentas Apsirton sub nomo Faetono, do brilanta, ĉar li onidire estis bela viro. Sed nenion alian komunan kun filo de Helioso li havas, nur la nomon.

  • fonto

Fonto

Other Languages
български: Апсирт
brezhoneg: Absyrtos
català: Apsirt
čeština: Apsyrtos
dansk: Absyrtos
Deutsch: Absyrtos
Ελληνικά: Άψυρτος
English: Absyrtus
español: Apsirto
euskara: Apsirto
suomi: Absyrtos
français: Absyrte
magyar: Apszürtosz
Հայերեն: Աբսիրտոս
italiano: Apsirto
ქართული: აფსირტე
Latina: Absyrtus
lietuvių: Absirtas
polski: Apsyrtos
português: Absirto
română: Absyrtus
русский: Апсирт
slovenščina: Apsirt
српски / srpski: Апсирт
Türkçe: Absyrtos
українська: Апсірт