Ankilosaŭruloj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ankilosaŭruloj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Reptilioj Sauropsida
Superordo:Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo:Ornitiskioj Ornithischia
Subordo:Tireoforoj Thyreophora
Infraordo:Ankilosaŭruloj Ankylosauria
Osborn 1923[1]

Nodosaŭredoj Nodosauridae
Ankilosaŭredoj Ankylosauridae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

Ankilosaŭruloj (Ankylosauria) estas infraordo de la subordo de tireoforoj. En ĝi estas la pli granda parto de la dinosaŭroj kun kiraso (biologio) en la formo de osta tegaĵo, kvankam pluraj ankaŭ havis alispecan kirason. Ankilosaŭruloj estis grandkorpaj herbovoraj kvarpieduloj kun mallongaj, potencaj kruroj. Ili ŝajne aperis unue dum la frua ĵurasio en regiono nun parto de Ĉinio, kaj ili travivis ĝis la fino de la kretaceo. Oni trovis iliajn fosiliojn sur ĉiu kontinento krom Afriko. La unua dinosaŭra fosilio trovita en Antarkto estis tiu de nodosaŭredo; oni trovis ĝin sur insulo Ross en 1986.

La ankilosaŭrulojn unue priskribis Henry Fairfield Osborn en 1923. En la Linea klasado, oni kutime konsideras la grupon esti subordo aŭ infraordo; ĝi estas parto de la grupo de tireoforoj, kiu ankaŭ havas en si la stegosaŭrulojn, kirasdinosaŭroj konataj pro sia kuniĝo de platoj kaj spikoj.

Taksonomio

Jen simpligita versio de unu ebla evoluarbo (kladogramo):

  • Ordo Ornitiskioj
    • Subordo Tireoforoj
      • Infraordo Stegosaŭruloj
      • Infraordo Ankilosaŭruloj
        • Familio Scelidosauridae
          • Scelidosaurus
          • Bienosaurus
        • Minmi
        • Antarctopelta
        • Familio Nodosaŭredoj
        • Familio Ankilosaŭredoj
          • Subfamilio Polakantenoj
          • Subfamilio Ankilosaŭrenoj
Other Languages
Afrikaans: Ankylosauria
العربية: أنكيلوصوريات
azərbaycanca: Ankilozavrlar
беларуская: Анкілазаўры
brezhoneg: Ankylosauria
Cebuano: Ankylosauria
čeština: Ankylosauria
Deutsch: Ankylosauria
English: Ankylosauria
español: Ankylosauria
euskara: Ankylosauria
français: Ankylosauria
hrvatski: Ankylosauria
magyar: Ankylosauria
italiano: Ankylosauria
日本語: 曲竜類
한국어: 곡룡류
lietuvių: Ankylosauria
Nederlands: Ankylosauria
polski: Ankylozaury
português: Ankylosauria
русский: Анкилозавры
srpskohrvatski / српскохрватски: Ankilosauri
Simple English: Ankylosauria
slovenčina: Ankylosaury
svenska: Ankylosaurier
Tagalog: Ankylosauria
Türkçe: Ankylosauria
татарча/tatarça: Анкилозаврлар
українська: Анкілозаври
Tiếng Việt: Khủng long bọc giáp
中文: 甲龙亚目